MONATO

Enkonduko

Sobig-F

Fine de aŭgusto, dum mi ĝuis miajn malmultajn feritagojn en idilia loko de Nederlando, kolegino mia el la laborejo sendis panikan poŝtelefonan mesaĝon, kiu tekstis, ke la poŝtoservilo de la retregiono esperanto.be, tiu, en kiu gastas MONATO, estas infektita de viruso. Mi ne tuj ekpanikis, ĉar laŭ mia modesta kompreno de la funkciado de la poŝtoservilo, tio tute ne eblas. Almenaŭ neniu el la ĝis nun konataj virusoj povus infekti ĝin. Kiam mi revenis al la oficejo, mi trovis, ke la faktoj pravigis mian supozon. La poŝtoservilo esperanto.be estis sana kaj sekura.

Sed kio do okazis? Kial la panika mesaĝo? Nu, alvenis en la oficejo dekoj da mesaĝoj de personoj, kiuj diris, ke ili ricevis infektitan mesaĝon de info@fel.esperanto.be. Eĉ servilestroj de iom grandaj kaj renomaj firmaoj sendis (aŭtomatajn) retleterojn por averti nin pri la danĝera situacio, kiu laŭ ili regas ĉe ni. Kial ili do sendis tion, se neniu infekto endanĝerigis la servilon?

Multaj komputiloj en la mondo estis infektitaj de la viruso Sobig-F. Tiu viruso sendas kopiojn de si mem al ĉiuj retadresoj, kiujn ĝi povas trovi en la infektita komputilo. Krome ĝi elektas unu adreson el ili, kaj uzas ĝin kiel ŝajnan sendadreson. En kelkaj komputiloj, ekzemple en Ĉinio kaj Estonio, tiu viruso hazarde elektis la adreson info@fel.esperanto.be kaj tiel „nianome” disvastigis sin al centoj aŭ miloj da senkulpaj uzantoj. Kelkdekoj el ili, tute bonintence, skribis al la falsita adreso info@fel.esperanto.be.

Se ankaŭ vi, kara leganto, ricevis viruson, kiu ŝajne venis de FEL, bonvolu ne grumbli al ni. Por vere ekscii, kies komputilo sendis la viruson, necesas atente studi la kapon de la retmesaĝo kaj scii iom pri la interreta mekanismo. Eble mi verkos artikolon pri tio baldaŭ kaj proponos ĝin al la redaktoro de la rubriko Komputado. Cetere, tiu rubriko ĉi-numere post longa paŭzo fenikse revenis. Mi deziras al vi interesan legadon!

Sincere via,

Paul PEERAERTS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019