MONATO

Politiko

MEZ-ORIENTO

Post la milito ... malstabileco

Post la disfalo de socialismo en la 90aj jaroj, Usono iĝis la plej forta lando en la mondo. Rezulte, Usono deziris kapti la okazon por pli multe influi la mondan politikon kaj ekonomion. La okazintaĵoj de la 11a de septembro – kiam 19 senpafilaj homoj, havantaj nur tondilojn, sukcese detruis la simbolojn de la financa potenco de Usono kaj atakis la sidejon de la plej granda milit-maŝino de la mondo – fariĝis plej bona preteksto por Usono realigi siajn celojn.

Post tiu atako, usonanoj sentis, ke ilia lando ne estas sufiĉe sekura. La usona ŝtato decidis do solvi malnovajn problemojn en Mez-Oriento, ekzemple la konflikton inter araboj kaj Israelo kaj la provizadon de energio.

La organizantoj de la atako la 11an de septembro loĝis en Afganio. Do Usono celis unue Afganion kaj la tiean taliban reĝimon. Jen eta sukceso: la terorista organizaĵo Alkaido estas ŝajne detruita, sed la ĉefakuzito, Osama Bin Laden, restas libera. Sed Usono volis Afganion kiel sekuran vojon por transporti petrolon de Turkmenio al Afganio kaj Pakistano.

Energio-provizo

Mez-Oriento estas la plej grava parto de la mondo rilate energion. Ĉirkaŭ la Persa Golfo kuŝas 65 % de la konataj mondaj rezervoj de petrolo, kaj 35 % de tiuj de gaso. Daŭre kreskas la monda bezono pri petrolo, kaj do progresintaj landoj klopodas regi la petrol-merkaton por garantii sufiĉan provizon je akceptebla prezo.

Notindas, ke en 2001 Usono importis 54 % de sia bezonata energio – 30 % el la Persa Golfo. Laŭ la usona ministro pri energio tiu ĉi proporcio kreskos ĝis la jaro 2020 al 60 %. Same, ĝis 2020 Eŭropo importos ĉ. 92 % de siaj energiaj bezonataĵoj el la regiono. Do Usono volis plifortigi sian influon en Mez-Oriento (kaj samtempe limigi la tiean influon de Eŭropo – aparte de Francio kaj Germanio –, la plej signifa ekonomia konkuranto de Usono).

Por akiri pli da influo super la regiono, nepris, ke Usono ŝanĝu la tiean situation. Do, atakinte Afganion, Usono ekparolis pri „diablo-akso”: Irako, Norda Koreio kaj Irano. Usono volis konvinki la mondon, ke tiuj landoj subtenas terorismon kaj minacas pacon kaj stabilecon. Kvankam estas aliaj landoj, kiuj subtenas terorismon kaj pli aktive kontraŭas Israelon, Irako fariĝis la celo de nova milito, ĉar ĝi posedas riĉajn rezervojn de petrolo kaj gaso.

Kemiaj bomboj

Krome Irako estis la plej malforta lando en Mez-Oriento pro la reĝimo de Sadam Husejn [sadám husájn]; ĝi estis ankaŭ malŝatata pro invado de Kuvajto kaj pro uzo de kemiaj bomboj kontraŭ kurdoj. Aldone, membroj de Alkaido estis araboj kaj la usona prezidanto Bush pretendis, ke Irako subtenas la organizaĵon.

Multaj homoj kredas, ke per la milito Usono celis posedi irakan petrolon. Sed klare estas, ke la kosto de la milito superis pli ol 100 miliardojn da dolaroj: irakaj petrol-enspezoj ne dum longa tempo kovros la kostojn de la milito. Efektive Usono pensis pli longatempe: la milito helpu al Usono realigi sian celon esti reprezentata en la regiono kaj samtempe plifortigi sian rolon en la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj.

Plie en la iraka milito Usono povis testi modernajn armilojn kaj montri al la mondo sian militistan superecon. La milito fariĝis reklamo por la usona armil-industrio: kreskigi la industrion helpos al la stagna usona ekonomio.

Danĝera najbaro

Dum 30 jaroj Irako estis danĝera najbaro por Irano. En 1980, ekzemple, Sadam atakis Iranon, kiam la lando spertis sociajn kaj ekonomiajn problemojn. La milito daŭris ok jarojn kaj estigis ambaŭflanke grandajn homajn kaj ekonomiajn perdojn. Suferis la demokratio en Irano: dum la milito estis sufokitaj opoziciaj partioj. Post la milito estis diskutataj kompenso por Irano, sed nenio estas decidita ĝis la falo de Sadam.

Rilate Iranon, ĉefa rezulto de la usona atako kontraŭ Irako estas malaltigo de la prezo de petrolo. Malmultekosta petrolo ne alportas profiton. Krome la milito malstabiligis la tutan regionon: suferas turismo, firmaoj malemas investi en Mez-Oriento, kapitalo forflugas al pli sekuraj mondopartoj. Se ne kreskos aliaj industrioj, la regiono daŭre dependos de petrolo, produktaĵo pli kaj pli dominata de Usono. Krome, ju pli da politika malstabileco, des pli mez-orientaj landoj aĉetos armilojn – kaj des pli profitos Usono. Do malstabileco en la regiono bone profitigos al Usono.

En Irano ekzistas du fortaj grupoj kun malsamaj vidpunktoj rilate demokration. Prezidanto Ĥatami [ĥatamí] kaj la plimulto de la parlamentanoj kaj urbestroj subtenas demokration. Ili volas pace kunvivi kun aliaj landoj, inkluzive de la nova sen-sadama Irako: sukceso de tiu ĉi grupo povus limigi la rolon de Usono en la regiono. Sed aliaj grupoj kontraŭas la liberecon en Irano: ili volas profiti de la ĉeesto de Usono en la Persa Golfo por limigi la politikan kaj kulturan agadojn. Se tiuj ĉi grupoj sukcesos venontjare dum la parlamentaj elektoj, povas esti, ke irananoj ribelos. Tiam Usono eble kaptos la okazon por interveni en Irano.

Malriĉeco

Resume, se Irano ne povos baldaŭ stabiligi sin, estos minacataj investado, turismo kaj ekonomia progreso; samtempe kreskos aĉetado de armiloj kaj, paralele, senlaboreco kaj malriĉeco. Aliflanke, se estos venkitaj internaj konfliktoj, Irano povos ludi rolon en la rekonstruo de Irako.

Ne eblas eksporti demokration kaj progreson per milito kaj premo. La demokratio bezonas specialajn aranĝojn kreitajn de la popoloj de la koncernaj landoj. Espereble la unua grupo en Irano povos forte kaj vigle subteni internan demokration por tiam ebligi sukcesan kunlaboron kun aliaj landoj.

Zahra KARIMI

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019