MONATO

Medio

ENERGIŜPARADO

La „prienergiaj Oscar-premioj”

Linz, la ĉefurbo de la aŭstra provinco Supra Aŭstrio, konscie evoluas por iĝi „energiŝpara” ĉefurbo de Eŭropo kaj de la tuta mondo. Laŭ iniciato de la provinca registaro kaj kun aktiva subteno fare de la aŭstraj federaciaj aŭtoritatoj okazis tie la trian fojon prestiĝa konkurso, kiu strebas trovi la pionirojn en la fako de efika uzo de netradiciaj, alternativaj kaj renovigeblaj energifontoj (suno, vento, biologia brulaĵo) cele al ŝparado de akvaj kaj aliaj energifontoj. Al la plej elstaraj projektoj en la konkurso en kvin kategorioj oni aljuĝas unuan premion en formo de 18 kg peza bronza statueto, kiu estas nomata angle Energy Globe [énerĝi gloŭb], plus monsumo de 10 000 eŭroj.

Por ricevi la unuan premion en 2002 konkursis 1294 projektoj el 99 landoj de la mondo en kvin kategorioj. Ili estis atente esploritaj fare de kompetenta ĵurio. La finalon de la konkurso atingis firmaoj, organizaĵoj kaj privataj iniciatgrupoj el Usono, Hispanio, Finnlando, Sud-Afriko, Pollando, Svislando, Germanio, Britio kaj Francio. En la moderna kongreshalo Design Center [dizájn senter] en Linz, antaŭ loka eminenta publiko kaj ĵurnalistoj, okazis la enmanigo de premioj en la kategorioj „Entreprenoj”, „Transporto kaj komunumoj”, „Konstruado kaj loĝigado”, „Privataj kaj sociaj iniciatoj” kaj „Akva mastrumo”. La ĉefpremiojn gajnis projektoj el Hispanio, Usono, Britio, Pollando kaj Sud-Afriko. Ĉefa kaj baza kriterio estas originalaj kaj neordinaraj ŝparadformoj de krudaĵoj, materialoj, elektro kaj akvaj kaj aeraj energifontoj.

En la proceduro de premi-enmanigo partoprenis la eksa prezidento de Sovetio Miĥail Gorbaĉov kaj la eksa vickanceliero de Germanio Hans-Dieter Genscher [hans-dita genŝa]. Dum gazetara konferenco antaŭ la komenco de la aranĝo ambaŭ eksaj politikistoj vaste parolis pri la graveco ŝpari energion kaj naturriĉaĵojn kaj pri la bezonataj grandaj klopodoj por protekto de la naturmedio. Tamen evidentiĝis interalie, ke en sia aktiva politika kariero ambaŭ ne okupiĝis pri tiu temaro kaj nun parolas nur pri ĝeneralaj linioj.

Organizanto kaj ĉefa iniciatinto de la „prienergiaj Oscar-premioj” estas inĝeniero Wolfgang Neumann [volfgang nojman]. La registarĉefo de Supra Aŭstrio Joseph Püringer [jozef píringa] emfazis, ke sendepende de tio, ke por la venkintoj estas destinitaj kvin ĉefpremioj, fakte venkintoj oni povas nomi ĉiujn projektojn partoprenantajn en la konkurso, ĉar ja temas pri certigo de digna vivo al la estontaj generacioj, kiuj neniel devus esti kondamnitaj al mankoj de energio, akvo kaj aliaj naturrimedoj.

Kaj Wilhelm Molterer [vilhelm móltera], federacia ministro pri agrikulturo de Aŭstrio, substrekis, ke la homaro estonte devos solvi tri gravajn taskojn: redukti la diferencon en la bonstato inter evoluintaj industriŝtatoj kaj malriĉaj landoj, certigi justan kaj ĝustan aliron de la homaro al la energifontoj kaj naturriĉaĵoj, kaj ankaŭ postlasi la teron en bona stato al la estontaj teranoj. Ĝis nun, bedaŭrinde, tio restas nur bona deziro, ĉefe pro la pozicio de Usono, kiu ne volas malpliigi sian konsumon de unu kvarono de la mondenergio.

Evgeni GEORGIEV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019