MONATO

Moderna vivo

LINGVAJ RAJTOJ

Nomo egala, sed esenco mala

Indignon vekis en keltaj regionoj raporto, ke registristo rifuzis al irlandevena patro el Lochalsh [loĥalŝ], Skotlando, la rajton elekti irlandgaelan nomon por novnaskita filineto. La funkciulo insistis, ke la nomo estu en la angla lingvo.

Dum la iama brita imperio, entrudiĝo tia estis normo en Skotlando, Irlando kaj Kimrio. Nur post la dua mondomilito gepatroj rajtis doni indiĝenajn keltajn nomojn al siaj gefiloj: do multaj tradiciaj nomoj malaperis. Eĉ hodiaŭ oni publike plejofte uzas anglajn nomojn: la keltaj restas karesnomoj.

Fakte la registristo ne rajtis tiel rifuzi la elekton de la gepatroj: novaĵo, kiu ĝojigis gaelparolantojn en Skotlando. Gaellingva ĵurnalo, kiu raportis iom ĝojmalice pri la afero, atentigis, ke en Anglio kaj Kimrio oni povas senobstakle registri infanojn per keltaj nomoj.

Garbhan MACAOIDH

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019