MONATO

Enkonduko

Statistiko

En majo la eldonejo sendis malgrandan enketilon al 500 abonantoj de la papera versio de MONATO. La sola demando estis: „Kiam alvenis ĉe vi la maja numero?” Entute 90 personoj respondis, kio certe povas doni bonan superrigardon pri la vojaĝdaŭro de MONATO.

Plej rapida estas la belga poŝto, sed, se ni konsideras, ke la eldonejo troviĝas en Belgio, tio ja ne mirigas. La plimulto en Belgio ricevis sian revuon post du tagoj. Iom pli mirige estas, ke la dua plej rapida lando estas ... la fora Japanio. Kvin tagojn post la ekspedo la unuaj japanaj abonantoj sciigis pri la (aera) alveno de la maja numero. Preskaŭ same rapidaj estis la poŝtoservoj en Germanio, Svedio kaj Francio. Francio tamen estas aparta kazo. Kvankam jam la 19an de majo iuj francoj raportis la alvenon – do post kvin kalendaraj tagoj –, ankoraŭ la 2an, 5an kaj 6an de junio, post tri semajnoj do, alvenadis ekzempleroj de la maja numero en Francio, en momento kiam la germanaj, britaj kaj belgaj legantoj jam ĝuis la junian. Eble la grandaj strikoj en Francio ludis rolon.

Interese estas ankaŭ rigardi la distancon inter la alvendato de la unua ekzemplero kaj tiu de la lasta en difinita lando. Iuj landoj ŝajne liveras ĉion tuj tra la tuta ŝtato. Ekzemple en Germanio 20 personoj en plej disaj regionoj raportis pri la alvendato pli-malpli en la sama momento. Nur unu leganto informis pri alveno unu tagon poste. Same okazis ekzemple en Norvegio. Ĉiuj revunumeroj alvenis samtage en la tuta lando. Tute male okazis en Nederlando. La unuaj numeroj alvenis post 6 tagoj, sed alvenadis pliaj numeroj post 7, 8, 11, 13 kaj 14 tagoj. Klare do, ke la lokaj poŝtistoj „konservas” la numerojn kaj eble unue pritraktas aliajn sendaĵojn.

Orienta Eŭropo ne funkciis brile. Plej bone laboris la ĉeĥoj kaj rusoj, kiuj liveris MONATOn post 12 tagoj. Hungaroj kaj kroatoj bezonis 15 tagojn, sed poloj bedaŭrinde tri semajnojn. Same malbrile laboris suda Eŭropo. La unuaj ekzempleroj atingis la italajn kaj hispanajn abonantojn post 13 tagoj kaj eĉ meze de junio jen kaj jen en Hispanio la maja numero alvenis.

Kion konkludi? Krom se vi loĝas en unu el tiuj privilegiitaj ŝtatoj, kiel Japanio, Britio, Svedio aŭ Germanio, MONATO bezonos du, tri aŭ eĉ pli da semajnoj por atingi vin. Alternativo estas la reta versio de MONATO (vd. paĝon 4). Tiu ja atingas la abonantojn unu-du minutojn post la dissendo. Ĉu eble tiel aspektos nia estonteco?

Sincere via

Paul PEERAERTS

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019