MONATO

Politiko

OPINIO

150 000 orfoj

Eksterleĝigis la eŭskan sendependisman maldekstran koalicion Euskal Herritarrok [eŭskál erítarók] („Ni, la eŭsklandanoj”, EH) la leĝo pri partioj, aprobita de larĝega plimulto de hispana parlamento en majo 2002. La kaŭzo: ĝi ne konsideris oportune kondamni la perfortan agadon de la armita grupo ETA. Tio ke, ekzemple, la nun reganta partio en Hispanio bezonis 27 jarojn por malsevere kondamneti la faŝisman reĝimon kaŭzintan centojn da miloj da mortintoj, duonmilionon da ekzilitoj kaj kvar jardekojn da teroro, tamen ne montriĝis kaŭzo, por ke oni samtempe ĝin malleĝigu.

Nu, tia atako al la eŭskaj sendependistoj ne okazis unuafoje, sed en ĉi tiu okazo la nova leĝo antaŭvidis striktegajn metodojn, por ke ili ne povu reaperi sub alia nomo, kiel plurfoje antaŭe. La kandidatoj ne povos denove kandidatiĝi; se tio okazus, la tuta listo, en kiu ili aperas, estus konsiderita nevalida.

Anstataŭaj listoj

La unuajn rezultojn de tiu leĝo oni spertis okaze de la municipaj balotoj la 25an de majo. La Konstitucia Kortumo malvalidigis 225 el la 241 listoj prezentitaj de Autodeterminaziorako Bilgunea [aŭtódeterminasjórakó bijguneá](„Asembleo por la memdetermino”, AuB) pro la nova leĝo. Ĉar tiu verdikto okazis ekster la periodo, en kiu oni permesis prezenti kandidatojn, ne eblis proponi anstataŭajn listojn.

La unua konsekvenco de tiu decido fariĝis, ke diversaj vilaĝoj restis sen kandidatoj: ekzemple la 300-loĝanta Arama, kiu tradicie decidas asemblee kaj poste ratifas balote pro leĝa devigo. Dua konsekvenco estis la reago de la gvidantoj de AuB instigi nekutiman proteston: nevalide voĉdoni. Tio kaŭzis ĉirkaŭ 150 000 nulajn balotilojn: ĉirkaŭ 9 %. En la ĉefregiono de la sendependistoj, Gipusko, ili atingis 15 %, kaj en 14 urbetoj kaj vilaĝoj ili fariĝis plimultaj. En la antaŭaj municipaj elektoj, en 1999, EH estis la dua plej subtenata grupo en la eŭska aŭtonoma komunumo (20 %) kaj la tria en Nafaro (16 %).

Minoritata splito

La ĉefaj hispanaj partioj kontentas pro la malkresko de tiuj, kiujn ili taksas teroristoj: kvankam konsiderinda parto de la subtenintoj de EH voĉdonis por la partioj de la eŭska registaro (okulfrapa koalicio kristandemokrata, liberala kaj ekskomunisma), same kiel por minoritata splito de sia grupo kontraŭanta perforton, la forpelo ekster la politikan arenon de eŭskismaj voĉdonantoj klare favoras la porhispanajn fortojn (t.e. ne malpli gapigan koalicion de la Popola kaj Socialisma partioj), kiuj povas baldaŭ fariĝi plimulto surbaze de la laŭleĝaj voĉdonoj.

Tiuj balotoj, do, konsistigas novan ŝtupon en la akrega politika batalo en Eŭskio (MONATO 2002/8 kaj 2003/4). La Leĝo pri Partioj ege malverŝajne laŭas la konstitucion (malgraŭ favora pritakso de la hispana Konstitucia Kortumo): unuflanke ĝi konsideras, ke organizaĵo povas esti kontraŭleĝa, tamen ties anoj ne nepre estas jure persekuteblaj (ekzisto de krima ago sen krimuloj); aliflanke ĝi senigas homojn je la rajto fariĝi elektitoj, kvankam ili unuope neniam estis kondamnitaj aŭ eĉ juĝitaj. Ekster ĉia dubo, post deko da jaroj eŭropa kasacia tribunalo malvalidigos la leĝon.

Ĝis tiam 10-20 % de la eŭskoj estos senigitaj de siaj politikaj rajtoj. Per tiaj trukoj, kredeble en la venontaj eŭskaj balotoj, la hispanismaj partioj sukcesos regi la eŭskan aŭtonoman komunumon. Ĉu tio alportos pacon? Laŭ la konstatita grado de mobilizo de la eŭska registaro kaj, ĉefe, de la maldekstraj sendependistoj, tio kaŭzos nur ĝuste la malon.

Hektor ALOS I FONT

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019