MONATO

Politiko

G-8 RENKONTIĜO

Francio invitas, Svislando suferas

Francio invitis al Evian, franca urbeto borde de Lemana (aŭ Ĝeneva) Lago, la t.n. G-8: la ŝtatestrojn de la ok plej riĉaj kaj influhavaj landoj en la mondo. Kompreneble, la homoj, kiuj batalas por pli da justeco tutmonda, sentis ĉi tiun kunvenon, same kiel la antaŭajn, aroganta provoko. Post kaŝaj diskutoj kaj decidoj influantaj la sorton de multaj milionoj da homoj, la partoprenintoj en G-8-kunvenoj ja bombastas per belaj promesoj, kiujn ili ĝis nun neniam plenumis.

En Ĝenovo (Italio) en 2001, la ok ŝtatestroj promesis, ke ĉiujare ili havigos dek miliardojn da usonaj dolaroj por lukti kontraŭ aidoso. Du jarojn poste la koncerna fonduso entute ricevis nur unu miliardon. En 1995 ili decidis, ke ili dediĉos al mondaj urĝaĵoj – malsato, trinkotaŭga akvo, sano, edukado, lukto kontraŭ perforto, protekto de la medio – 0,7 % el la landa jara enspezado. Ili havigis nur 0,23 % (Usono 0,11 %).

Profunda indigno

Malgraŭ la promesoj, nordaj landoj plu subvencias sian terkulturon en grado (350 000 milionoj da dolaroj jare), kiu malhelpas disvolviĝon. Ekzemple, la registara financa subteno al usona kotono fuŝas egalŝancan konkurencon kun tiu de okcidenta Afriko, kies ĉefa monfonto kotono estas, kvankam tio estas klare kontraŭa al la nuna liberalisma ideologio. Tiaj faktoj vekis profundan indignon en vastaj rondoj porjustecaj.

El tuta Eŭropo venis homoj, kiuj volis protesti kontraŭ la eviana renkontiĝo. Sed Evian kuŝas sur mallarĝa terzono enŝlosita inter la Alpoj kaj la lago: ne estas multe da spaco tie por amase protesti. Tial la indignantoj preferis organizi la manifestaciojn sur la alia, svisa flanko de la lago, en Ĝenevo kaj Laŭzano. Dum tri tagoj (31an de majo, 1an kaj 2an de junio) homriveroj pasadis sur la stratoj de ambaŭ urboj, tenante supre abundon da afiŝtabuloj kun bunta enhavo: „Rezistu militon”, „Homoj pli ol mono”, „Usono for el Irako”, „Monda Banko: 50 jaroj sufiĉas”, „Forigu la ŝuldon”, „Justecon en la mondo tuj!”, „Bush! Vi ŝatas militi, militu kontraŭ mizero!”, ktp. La sabatan ĝenevan irantaron gvidis junuloj kun teksaĵa bendo, same longa kiel la stratolarĝo, kies surskribo kriis: „G-8: neleĝa!”

Kolorplena publiko

Sabaton nokte en diversaj lokoj borde de la lago brulis altaj fajroj, kiuj simbolis kontraŭstaron al la ŝtatestra kunveno. Miloj da homoj ĉeestis la ekbruligon, kiu, same sur la franca bordo kiel sur la svisa, akurate okazis je la 21a horo 30. Amasa kaj kolorplena publiko apudis la fajrojn en etoso aparte festa. En Laŭzano, la fajro kovris dek kvadratajn metrojn kaj estis aranĝita de la urba estraro. Fajro en la monta vilaĝo Les Paccots, en la friburga kantono, malproksima de la lago, videblis de sur la eviana bordo.

La ŝtatestroj alteriĝis en Ĝenevo kaj estis helikoptere portataj Evianen. Sed ne ilia stabo. Por ĝeni la kunvenon, homamasoj blokis aŭtoŝoseojn kaj ĉiujn pontojn super Rodano. Tiel, ili esperas, ili malhelpis ĝustatempan alvenon de la sekretaria, traduka kaj helpa dungitaro.

Nigra bloko

Ĝenerale, la manifestacioj trankvile disvolviĝis en kvazaŭ familia etoso. Sed en la memoroj riskas resti la detruoj, kiujn kaŭzis cento da agresuloj. Tiu 0,1 % estos pli komentata ol la cent mil, kiuj pace esprimis sian opinion kun plena respekto al demokratiaj reguloj. La rompemuloj, memnomitaj Black Block (nigra bloko), venis por detrui kaj, armite de metalaj stangoj, surmetinte nigrajn maskojn, ĝue detruadis. Bonege organizitaj, ili agis ĉefe en Ĝenevo lundon vespere kaj nokte. Komunikiĝante per poŝtelefonoj, ili en kelkaj sekundoj eliris el inter la vicoj de la pacaj marŝantoj, grupiĝis surmetante la maskojn, detruis, deprenis la maskojn kaj remalaperis en la ondon manifestacian, lasante la policon senhelpa. La plimulto parolis germane.

En la komercaj stratoj de la ĝeneva urbocentro ili damaĝis unu magazenon el tri. La damaĝoj en Ĝenevo estas taksataj je du milionoj da eŭroj. Evitis la detruon nur la butikoj, kies montrofenestroj estis ŝirmitaj per lignaj tabuloj. Tiu ligna protektado de multaj magazenoj, same en Ĝenevo kiel en Laŭzano, montriĝis por la posedantoj bonega ideo, sed ĝi donis al la du urboj strangan etoson, kvazaŭ milito okazus. Kiuj estas tiuj detruemuloj? Tion demandis konato mia al unu el ili. Respondo: „Mi estas kolera sensekureculo. Mi havas nenion. Nek laboron, nek loĝejon. Nur malamon. Lasu min. Iru fiki vin!”

Naski alian mondon

Dum la ok mondomastroj traktis inter si pri neniu-scias-kio, multaj disaj grupoj de intelektuloj, junuloj, politikistoj kaj engaĝitoj ĉiaspecaj diskutis pri la strategioj por „naski alian mondon”. Komentantoj eĉ diris, ke dum tiu semajnfino Ĝenevo transformiĝis al „eta Pôrto Alegre”. La rezulto de la ŝtatestra kunveno neniel imponis. „Tiom da perturboj nur por tio!” estis la ĝenerala opinio. La ok gravuloj ja finis sian renkontiĝon sen iu ajn serioza projekto.

Eble la sola pozitiva aspekto de tiuj tagoj estis, ke la brazila prezidanto Lula povis aŭdigi sian mesaĝon al la mastroj de la mondo. Sed lia propono organizi lukton kontraŭ malsato kaj ĝin financi per imposto je armilvendoj restis senresponda, same kiel diversaj proponoj pri la ŝuldo, helpo al disvolvo kaj publika sano. Kontraste, prezidanto Bush, jam rimarkita kiel la lasta alveninto, ŝokis ĉiujn per sia decido forflugi antaŭ la fino de la kunsido, kvazaŭ li volus diri: „Neniu el vi gravas por mi.” Aŭ ĉu li forkuris, ĉar li timis la koleron de la francoj, tiom misfamigataj en nuna Usono?

Claude PIRON
En la irantaro, kiu formiĝis en Annemasse, la franca urbo plej proksima al Ĝenevo, tre bone videblis SAT-standardo. Esperantista asocio disdonis informojn pri Esperanto, kun komentoj, kompreneble, pri la gravaj konsekvencoj de lingva imperiismo por la monda socia „ordo”. En la sama manifestacio troviĝis ankaŭ ano de la Esperanto-asocio de Chambéry (Savojo, Francio), kiu surhavis bele videblan insignon kun la vorto „Esperanto” kaj informis interesatojn pri la lingvo. La kontaktoj de esperantistoj kun aliaj manifestaciantoj estis multaj kaj bonaj.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019