MONATO

El mia vidpunkto

Pri orientiĝo kaj okcidentiĝo

Kiam Hungario, post sia revolucio en 1956, refariĝis diktatore kvieta, mia patro, 22-jara tiam, alfrontis malfacilan elekton: ĉu kapti la riskan okazon forlasi la landon por ĉiam, aŭ resti por subteni siajn nejunajn gepatrojn kaj lernej-aĝajn gefratojn? Nurajn 11 jarojn post la rusa sieĝo fininta la germanan okupadon, granda parto de Budapeŝto denove kuŝis en ruinoj. Eniris sovetiaj tankoj, eliris ducent mil hungaroj.

Mia patro decidis resti, malsame al pli juna frato, kiu elmigris kelkajn jarojn poste, iĝonte germana civitano. Dume kuzino ekloĝis en Bruselo, kaj ŝi estas de tiam entuziasma belgo – se tiaj ekzistas. Aliaj familianoj restis en Rumanio. Infanaĝe mi neniel komprenis, kial ne eblas, ke ni ĉiuj simple loĝu en Hungario. En tiu tempo Raymond Schwartz verkis la frazon: „okcidentanoj ne povis orientiĝi, kaj orientanoj ne rajtis okcidentiĝi.” En 1989 mi skribis ĝin sur la berlinan muron: ĉu ankoraŭ ekzistas ie peco kun ŝvarca silabo?

Subpagitaj laboristoj

Nuntempe ĉio estas tute alia. Ĉu certe? La landlimoj estas pli-malpli traireblaj, sed ni – orientanoj same kiel okcidentanoj – foje sentas mankon de orientiĝo. Ni vidu ekzemple la prognozojn pri laborcela elmigrado de homoj el la ŝtatoj baldaŭ aliĝontaj al la Eŭropa Unio (EU). Ĉu tuj post la efektiva aliĝo milionoj da potenciale subpagitaj laboristoj slovakaj, latvaj aŭ polaj invados la laborejojn eŭrop-uniajn, aŭ ĉu ili preferos resti hejme? Estas malsamaj opinioj pri tio.

Studo el 2001 indikis ke, se ekzistus neniaj enmigraj limigoj en EU, ĉirkaŭ du milionoj da labor-aĝaj homoj volus translokiĝi el Pollando, Ĉeĥio kaj Hungario en la periodo ĝis 2006. Tiu nombro estas pli alta ol pli fruaj studoj konkludis. Se konsideri nur ekonomiajn indikojn, oni dirus, ke temas pri afero tute logika. La kapa malneta nacia produkto en la aliĝontaj landoj malsuperas duonon de la EU-averaĝo, kaj la salajronivelo tie apenaŭ kompareblas kun tiuj normaj en la unio. La senlaboreco malsame grandas en tiuj landoj, sed la meza salajro ĉie malaltas. Grandaj diferencoj en enspezaj ebloj ja ĉiam forte instigas elmigradon.

Demografia breĉo

Krome, EU kun sia pli kaj pli aĝa loĝantaro sendube bezonas enmigradon, kaj estus tenta ideo solvi la problemon ene de la eŭropa familio. Novalvenintoj parte ŝtopus la kreskantan demografian breĉon de Eŭropo. En la realo, la enmigrado el la „novaj” landoj ĝuste malkreskis en la lastaj dek jaroj, parte ĉar ili luktas kun propraj problemoj demografiaj. La elmigrado el ili eĉ probable malkreskados plu kaj ne plenumos la bezonojn je okaza laboro en la jamaj EU-ŝtatoj. Malgraŭ tio, la libereco de lokŝanĝo por laboristoj el la novaj membroŝtatoj estos komence suspendita.

Eĉ se Britio, Danio, Hispanio, Irlando kaj Svedio deklaris, ke ili komplete malfermos sian labormerkaton, temas pri esceptoj al la regulo. La ceteraj EU-ŝtatoj, ŝajne, intencas plu rifuzi al „nov-landaj” laborprenantoj liberan aliron al ilia labormerkato, kvankam ĉi tiuj homoj devus ĝui samajn rajtojn kiel la civitanoj de ĉi tiuj ŝtatoj, la rajtojn ligitajn al eŭropa civitaneco.

Ni povas demandi, per la vortoj de okcidentanino kiu „orientiĝis”: „Se oni senigas la civitanojn de certaj membroŝtatoj je la plej bazaj elementoj de la eŭrop-unia civitaneco, ĉu oni ne komplete sensencigas ĉi tiun koncepton mem?” Katrin Nyman-Metcalf, katedrestro pri EU-juro en altlernejo de Rigo, aldonas: „Se la ŝtatanoj de aliĝontaj landoj ne ĝuos la veran enhavon de la eŭrop-unia civitaneco, tio plej verŝajne forprenos de ĉi tiuj homoj ajnan senton aparteni al unio, esti parto ĝia.”

István ERTL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019