MONATO

Enkonduko

Ŝtopiĝo

En la aprila numero ĉi-loke mi skribis pri aŭtoroj, menciante ke neniam ni havis problemojn pro manko de verkantoj, kaj ke sekve fojfoje aŭtoroj vane atendas aperigon de propraj artikoloj. Kion mi ne menciis eksplicite, estas ke kontraste al aliaj revuoj, kies redaktoroj ofte vane alvokas verki, nia problemo estas mala: tro abundas artikoloj. Foje tio kondukas al vera dilemo por ĉiuj, kiuj laboras por kaj pri nia magazino. Nun enpaĝigistoj sidas antaŭ longa vico da tekstoj, fakte ili troviĝas en ŝtopiĝo simila al tiu de grandurbaj trafik-kulminoj matenaj kaj vesperaj. Nekredeble, sed jam en majo ni disponis pri tiom da artikoloj, ke ili sufiĉas por ĉiuj ankoraŭ aperontaj numeroj de tiu ĉi jaro! Certe, multaj el ili ne estas tiom aktualaj, ke ni tuj devas aperigi ilin. Pro la aktualaj, kompreneble, aliaj tekstoj ofte devas esti prokrastataj. Nepre, ekzemple, milita taglibro de Paul Gubbins havas prioritaton kaj tiel eble forrabas spacon, kiu estus je dispono por (sendube ankaŭ interesa) artikolo pri lingvo de eta etno. Ĝi, tamen, estos interesa ankoraŭ en decembro – la (intertempe fermita) taglibro ne plu.

Kion fari? Ni povus donaci artikolojn el nia stoko al aliaj revuoj, kiuj plendas pri manko de materialo, sed tiuokaze vi ne povus legi artikolojn destinitajn ĝuste por vi. Do malbona ideo. Ni povus eldoni kajeron kun pli multaj paĝoj, sed tiuokaze vi devus pagi multe pli altan abonprezon, kion ne permesas la nun ĝenerala ekonomia krizo. Do ankaŭ malbona ideo. Ni povus peti niajn aŭtorojn verki malpli multe. Sed tiuokaze eble neniam estos verkata urĝe bezonata artikolo pri grava temo. Do ankaŭ tiu ĉi ideo por eliri la dilemon estas malbona. Ni povus peti, ke oni verku multe pli koncize. Sed ne ĉiun temon oni povas prezenti per nur dek linioj. Ni povus presigi ĉiujn tekstojn per tute etaj literoj kaj tiel paki multe pli da enhavo sur ĉiun paĝon. Sed tiuokaze ni devus donaci al ĉiu el vi fortan lupeon, kaj tio superas niajn financojn. Do ankaŭ ne tro bona ideo. Mi simple ne scias taŭgan vojon el tiu ĉi sakstrato plenŝtopita. Eble vi havas genian ideon, kiel solvi la problemon?

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019