MONATO

Moderna Vivo

HOMAJ RAJTOJ

Per edukado por edukado

Inter la homaj rajtoj, kiujn deklaris Unuiĝintaj Nacioj (UN) la 10an de decembro 1948, troviĝas artikolo 26: „(1) Ĉiu havas rajton je edukiĝo. La edukado estu senpaga ... (2) Edukado celu plenan disvolvon de la homa personeco ...”.

Tiu rajto validas en preskaŭ ĉiuj landoj – almenaŭ teorie. Tamen laŭ la Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo (Unesko) 115 milionoj da infanoj ne frekventas lernejon kaj 862 milionoj da plenkreskuloj povas nek skribi nek legi nek fari simplajn kalkulojn. Tio superas la nombron de malsatuloj en la mondo (laŭ Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo de UN: 826 milionoj). Nature: nutraĵo estas pli vivnecesa ol edukiĝo. Tamen senkleraj homoj povas nur malbone kaj rande partopreni socian vivon: ili ne povas defendi siajn rajtojn kaj plej ofte restas en senelira malriĉo.

Analfabetoj

Du trionoj de la analfabetoj estas virinoj. Altaj kostoj, manko de mono, longa vojo al fora lernejo, ofte ankaŭ religio kaj tradiciaj kutimoj alkatenas virinojn al la domo kaj malhelpas edukadon laŭ la promeso de la homaj rajtoj. En 2000 UN-membroj decidis, ke ekde 2005 la knabinoj havu la samajn ŝancojn ĝui lernejan edukiĝon kiel la knaboj. Ĝis 2015 oni intencas duonigi la nombron de analfabetoj.

Por atentigi pri tiu ĉi mondvasta problemo, la organizaĵo Tutmonda Kampanjo por Edukado kaj Klerigado aranĝis la plej grandan lecionon samtempe okazantan. Komence de aprilo tra la mondo lernantoj partoprenis rekordan lecionon ĉie saman pri manko de edukado kaj klerigado.

Superleciono

En lernejo rande de la sud-germana urbo Augsburg, ekzemple, instruistoj aranĝis superlecionon por 300 partoprenantoj. Kiel instruiston ili „dungis” altrangan membron de la magistrato respondecan pri edukado kaj klerigado. En alia lernejo la lernantoj restis en la klasoj, sed precize je la 10a horo la instruistoj interrompis la laŭplanajn lecionojn, ŝanĝis la temon kaj okazigis la mondskalan rekord-lecionon.

Kalkulataj nun estas precizaj ciferoj: oni jam scias, tamen, ke la leciono atingis rekordon. Sole en Germanio lernejoj partoprenigis 36 000 lernantojn. Tra la mondo en 108 landoj samtempe partoprenis la lecionon 1,3 milionoj.

IPFELKOFER Jomo

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019