MONATO

Monato sin prezentas

Grigorij Arosev

Redaktoro de la rubrikoj „Arto”, „Sporto” kaj „Interne”, Moskvo, Rusio

Tre ofte aperas demando: kiel eblas sin identigi en ĉi tiu mondo? Kio ni estas unue, kaj kio – laste? Por mi la sinsekvo de miaj „kioj” estas pli-malpli jena. Ĉefe mi estas rusiano, tio signifas, ke mi estis naskita (en 1979) kaj nun loĝas en la plej bela lando de la mondo, uzas la plej plaĉan lingvon kaj estas fiera reprezentanto de la rusa kulturo. Due, mi estas teatrologo, tio estas teatra historiisto, ĵurnalisto kaj kritikisto (laŭplane doktoriĝonto per la disertacio pri teatro de Vladimir Nabokov). Trie, mi estas poeto, ĉar, laŭ la difino de Brodskij, por mi poezio estas „kolosa akcelilo de la konscio, pensado kaj mondopercepto”. Kvare, spitante ĉiujn „kvankamojn” kaj „ne-ĉiamojn” (kvankam la Esperanto-mondo estas ne ĉiam plaĉa, kvankam esperantistoj ne ĉiam estas pli agrablaj, ol neesperantistoj, kvankam Esperanto-libroj ne ĉiam estas pli interesaj, ol alilingvaj), mi estas esperantisto (ekde 1992).

Sekvas diversaj sinidentigoj, kiujn jam ne facilas orde envicigi. Mi estas ŝatanto de: foresto de milito, muzikisto Boris Grebenŝĉikov, kotletoj kaj picoj, vojaĝoj en longdistancaj trajnoj, oktobro, mia nova poŝtelefono, laborado por MONATO, stultaj komedioj kaj kortuŝaj dramoj (kinaj kaj teatraj), kravatoj, prozisto Vonnegut, katoj kaj elefantoj, Interreto, futbalo ... Ĉio ne nombreblas, kaj estas bone, ke ne!

Post la patrino, la plej grava homo por mi estas mia edzino Jelena. Mi iom pensis, kiel nebanale eblus skribi pri ŝi, sed nenion saĝan elpensis. Tial mi simple notu, ke sen ŝi mi ŝatus la mondon multe malpli, ol ŝatas nun.

******

Kiam ĝermis la ideo de ĉi tiu rubriko, mi, Paul Peeraerts kaj Stefan Maul decidis, ke aperu sinprezentoj de la redaktoroj, reviziantoj kaj FEL-stabanoj. Kiam ĉiuj (krom kelkaj tro modestaj) sendis siajn tekstojn, ni konstatis, ke la bildo pri MONATO tute ne estas kompleta, ĉar mankas la homoj, sen kiuj ni, bravaj „monatistoj”, simple ne havus porredaktan (porrevizian) materialon. Temas pri niaj karaj aŭtoroj. Do, en la sekvontaj numeroj legu pri la plej aktivaj kontribuantoj (ni kalkulis, ke estu prezentitaj homoj, kiuj dum la lastaj ok jaroj aperigis minimume dekon da artikoloj).

Nepre menciindas, ke prezenton meritas senescepte ĉiuj aŭtoroj, kaj plej unue – la legantoj, por kiuj ja ni ĉiuj laboras, sed, bedaŭrinde, mankas eblo tion realigi ...

Grigorij AROSEV

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019