MONATO

Leteroj

Fikcia lingvo por la burokrataro

Al la tre interesa artikolo de Garbhan MacAoidh Lingvo, mito kaj legendo en MONATO 2002/9, p. 17, pri fikciaj lingvoj, mi volas aldoni, ke la ĉeĥa dramverkisto Václav Havel (eksa ŝtatprezidanto de Ĉeĥio) estas aŭtoro de la teatraĵo Memorando (ĉeĥe Vyrozumění), en kiu la ĉefan rolon ludas fikcia lingvo ptydepe [ptídepe]. La teatraĵo estas akra satiro pri la komunista burokrataro.

Por pli bone superregi la socion, la burokrataro kreis artefaritan lingvon ptydepe kiel sian taŭgan instrumenton. En la teatraĵo la instruisto de tiu lingvo klarigas: „Ptydepe, kiel vi scias, estas lingvo sinteza, konstruata sur severe scienca fundamento, kun maksimume racia gramatiko kaj neordinare ampleksa vortprovizo. Ĝi estas lingvo absolute ekzakta, kapabla multe pli precize ol kiu ajn ordinara lingvo esprimi ĉiujn subtilajn formulnuancojn de gravaj oficialaj tekstoj. Rezulto de tiu ĉi precizeco estas kompreneble eksterordinara komplikeco kaj malfacileco de ptydepe”.

La lingvo dume ŝvelis tiom, ke fine ĝi estis tute neuzebla kaj fariĝis evidente, ke ĝi devas malaperi. Sed la burokrataro estas nevenkebla. Post la malsukceso de ptydepe aperis nova fikcia lingvo chorukor [ĥórukor], kreita sur tute aliaj principoj ol ptydepe, kaj la burokrataro havis novan instrumenton por sia regado.

Václav Havel tiel artisme montris la neforigeblon de la (komunista) burokrataro. Se unu burokrata sistemo ĉesas funkcii, tuj ĝi estas anstataŭigita per alia. Havel verkis la teatraĵon en la jaro 1965 kaj li kvazaŭ antaŭvidis per ĝi la pluan politikan evoluon en la tiama Ĉeĥoslovakio: venis la jaro 1968 kun granda espero pri la politikaj ŝanĝoj, sed post la 21a de aŭgusto kaj poste en la jaro 1969 ĉio revenis en la malnovajn relojn, ĉiuj esperoj montriĝis vanaj. La antaŭa komunista regado estis anstataŭigita per alia, pli malmola, samkiel Havel surscenigis la anstataŭigon de ptydepe per chorukor.

Jiří PATERA
Ĉeĥio

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019