MONATO

Libroj

Gvidlibro tra Esperantujo: ĉio unulibre!

Ĉu ni, esperantistoj, bone konas la proprajn kulturon kaj historion? Ĉu multaj el ni povas fanfaroni pri kono de ne nur niaj plej grandaj verkistoj kaj movadanoj, sed ankaŭ de la plej gravaj gazetoj en Esperanto, eĉ se ili estis eldonataj antaŭ jam 100 jaroj? Ĉu ĉiu el la legantoj de ĉi tiuj linioj scias, kiu verkis la poemaron „La tajdo” aŭ al kiu skolo apartenas Georgo Kamaĉo?

La libro Epitomo de esperantologio donas respondojn al multegaj similaj demandoj, estante gvidlibro tra la tuta esperanta kulturo, historio, strukturo kaj idearo. La aŭtoro sukcesis kompili fakte malgrandan, sed sufiĉe detalan enciklopedion. Kaj malgraŭ tio, ke la libro celas esti helpilo al prepariĝo por la ekzamenoj de Rusia Atesta Komisiono, ĝi neprege estos interesa kaj utila ne nur al eksterrusianoj, sed ankaŭ al la personoj, kiuj tute ne emas ekzameniĝi aŭ ekzameniĝis jam antaŭ tre longe. Krom tio por ne tre spertaj esperantistoj la libro estos bonega ebleco tre komplete (tamen, kompreneble, nur supraĵe) pririgardi la tutan esperantan kulturon kaj elekti, kiun verkon eklegi, pri kiu aŭtoro ekinteresiĝi. Por la jam spertaj esperantistoj ĝi servos kiel tre utila help-libreto, enhavanta informojn, ŝajne pri ĉio, kio entute povas tuŝi la lingvon Esperanto. Kaj por ĉiuj la libro helpos pli facile kompreni, kion Esperanto signifas ĝuste por ni, ekkonscii pri la atingoj de la lingvo kaj movado, kaj ankaŭ pri iliaj problemoj.

Ni detaligu; la libro temas pri: interlingvistiko, historio de Esperanto, ideologio de Esperanto-komunumo, literaturo kaj kulturo en Esperanto (kie la aŭtoro tuŝas ankaŭ la kreadon de kantoj, teatro kaj filmoj en Esperanto), gazetaro kaj libro-eldonado (kun indiko de la plej grandaj Esperanto-eldonejoj), Esperanto-organizaĵoj kaj Esperanto-centroj, aranĝoj kaj renkontiĝoj. Aparta ĉapitro estas dediĉita al instruado de Esperanto. Krome la libro enhavas personan indekson (kie estas listigitaj ĉiuj personoj, menciitaj en la libro, kun mallongaj informoj pri ili kaj referencoj al la respektivaj paĝoj) kaj du aldonojn. En la unua troviĝas mallongaj informoj pri UK-oj, IJK-oj kaj kelkaj rusaj Esperanto-aranĝoj; kaj en la dua estas kolektitaj la plej gravaj dokumentoj pri esperantismo (inter kiuj la bulonja deklaracio, deklaracioj de homaranismo, sennaciismo, raŭmismo, manifesto de Prago kaj kelkaj aliaj).

Necesas do tuj atentigi, ke la libro tute ne estas scienca studo pri Esperanto kiel nur lingva fenomeno. Ĝi estas ĝenerala superrigardo de la plej diversaj priesperantaj temoj, kaj ĉi-rilate ĝi estos interesa kaj utila ne nur al gramatikemuloj kaj lingvistoj, sed al ĉiu, kiu tiel aŭ alimaniere okupiĝas pri Esperanto.

La libro estas plaĉe eldonita kaj havas tre oportunan formaton. Tre bona estas ankaŭ la maniero, en kiu la aŭtoro prezentas la materialon – ĝi ne estas enciklopedie seka, sed la teksto estas konsekvenca kaj legeblas tute facile kvazaŭ iu historio. Tamen, kiel ajn dolĉa estu mielo, ĉiam troveblos iom da vinagro. Pro tio, ke la libro estis komence orientita por rusianoj, ĝi enhavas sufiĉe multe da detalaj informoj ĝuste pri rusa kaj sovetia Esperanto-movadoj, kiuj, eble, estos ne tiel profunde interesaj por la internacia leganto. Krome la aŭtoro ne ĉiam sukcesis prezenti la faktojn tute senpartie (pri kio li tamen avertas jam en la enkonduko). Tio neniel signifas, ke io en la libro ĝuis apartan atenton malprofite al ĉio alia – entute la libro estas sufiĉe unustila kaj modera pri ĉio.

De lingvaĵa vidpunkto la libro estas tre altkvalita, sed ne perfekta. Ni, ekzemple, trovis neunuecan uzadon de la akuzativo post po, kaj aparte frapis nin la tre ofte elsaltanta vorto gvidoro, kiun ni ja komprenas, sed ne vidas kaŭzon preferi ĝin malprofite al la tute komunlingva gvidanto.

Tre konfuzis nin ankaŭ la titolo de la libro. Kiel ni jam indikis, la libro tute ne temas nur pri esperantologio en propra senco de tiu vorto. Laŭ ni, la libro nur gajnus nomite iel malpli science, sed pli konforme al sia enhavo. Ankoraŭ unu kuriozaĵo – inter dokumentoj pri esperantismo apud La Espero kaj la bulonja deklaracio najbaras ... volapukista himno! Volapukan tekston akompanas esperanta traduko. Interese, kial nur Volapuko ĝuis tiun privilegion, sed ne aliaj planlingvoj?

Kaj la lasta bedaŭrindaĵo – estis, laŭ ni, tute facile indikadi la vivojarojn de ĉiu menciita persono ene de la teksto, por ke la legantoj pli facile orientiĝu, pri kiuj tempoj temas. Tiuj vivojaroj estas tamen indikitaj nur fine de la libro en la persona indekso, sed eĉ tie – ne ĉe ĉiuj personoj.

Ni tamen certas, ke tiu kulereto da vinagro ne malbonigos la miel-barelon. La libro vere estas tre leginda por ĉiuj, kiuj sentas sin veraj esperantistoj kaj komprenas la neceson orientiĝi pri la esperanta kulturo, eĉ se ne danke al persona konatiĝo, do almenaŭ per helpo de sperto de aliaj. Kaj kiu scias? – tute eblas, ke pro tiu ĉi libro la leginto eksentos la deziregon konatiĝi kun la esperanta kulturo pli proksime ...

Pavel MOĴAEV kaj Jefim ZAJDMAN
Nikolao Gudskov: Epitomo de esperantologio. Eld. REU-Impeto, Moskvo, 2002. 151 paĝoj broŝuritaj. ISBN 5-7161-0094-5
Por mendi la recenzitan libron, vizitu nian retbutikon.

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019