MONATO

Enkonduko

Poŝto kaj kosto

Antaŭ kelkaj jaroj – kiel en multaj landoj – ankaŭ en Germanio la poŝto fariĝis privata, pro tiel nomata komerca liberiĝo, por tiel ebligi ankaŭ al aliaj poŝtemuloj oferti tian servon. Antaŭe en Germanio la poŝto estis monopola, ŝtata. Kiel kutime en tiaj okazoj, la ŝanĝo alportis avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Unu el la plej unuaj ŝanĝoj koncernis presaĵojn: la monopola poŝto, pro ŝtata intereso subteni gazetaron, proponis tre favorajn prezojn por ekspedi periodaĵojn al abonantoj. La nun privata poŝto tuj nuligis tiun kaŝitan subvencion kaj postulas nun „realajn” prezojn, kiuj kovras la koston. Simile okazis en multaj landoj, ankaŭ en Belgio, kie sidas la eldonejo de nia revuo. Kion faras eldonistoj en tia okazo? Aŭ devas draste altigi abonkotizojn aŭ serĉi alternativon ĉe malpli kosta konkuranto. Tia pli favora servo foje sidas en alia lando. Tial nun via revuo venas al vi ne el Belgio sed ekzemple el Danio. Pri tio miris franca abonanto, supozante ke tial li ricevis la januaran numeron nur la 10an de februaro. Nu, certe la kromvojo tra Danio kaŭzas iom da prokrasto, sed se oni sendus la magazinon tra Belgio, la abonkotizo devus esti 6 eŭrojn jare pli alta!

Tamen, en la aktuala kazo ne kulpis poŝto sed manko de homfortoj en la eldonejo; tio kaŭzis, ke ĝi povis ekspedi la revuon nur la 31an kaj ne (kiel vi povas legi en la apuda kolofono) la 1an de januaro. Sed kiel, en tia situacio (manko de homfortoj) rekapti la aper-ritmon? Por tio nia franca abonanto proponas eldoni juli-aŭgustan numeron. Efektive tio eblas, ĉar „aperas principe la 1an de ĉiu monato”, indikas la kolofono. Principoj permesas esceptojn, do ne nur malfruon sed ankaŭ duoblan numeron en (eŭropa) somero; ĝuste tion ni faros ĉi-jare, kiel ni jam anoncis. Sed eblus elturniĝi ankaŭ alimaniere. Nia franca leganto skribis, ke li pagas duan abonon por turka amiko; Esperanto-klubo de Munkeno ĉiujare donacas konsiderindan sumon (ĉi-jare 400 eŭrojn) al nia Abonhelpa Fonduso. Se ĉiu abonanto agus same kiel tiu ĉi franca, se ĉiu granda Esperanto-klubo agus same kiel tiu de Munkeno, ni havus la duoblan abonantaron kaj ni eble povus dungi plian oficiston, kiu povus helpi al ni aperigi la revuon ĉiam akurate. Se ...

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019