MONATO

Enkonduko

Ripetoj

Kiam vi legas tiujn ĉi liniojn, eble oni jam militas en Irako, eble Usono jam venkis, eble oni jam kalkulas viktimojn. Eble – ĉar mi skribas tiujn ĉi liniojn kelkajn tagojn post deklaro de prezidanto Georg W. Bush [ĝoĝ dablju buŝ], ke daŭros nur ankoraŭ kelkajn semajnojn, ĝis li ordonos atakon; tiel li ripetus, por perfektigi tiaman mision, la militon de lia patro en 1991. Estas interese foliumi en tiujara volumo de nia revuo, por vidi kion ni skribis pri la „golf-milito”, kiel oni nomis ĝin. Ĉiuj tekstoj kontraŭis kaj kritikis, fojfoje draste kaj draŝe, tiun militon, per samaj argumentoj, kiujn nun oni regurdis dum la pasintaj monatoj. Tamen nun la kritiko estas eĉ pli forta, ĉar kontraste al 1991, kiam patro Bush reagis al invado de Kuvajto fare de Irako, en 2003 la iraka despoto atakis neniun. La tiama alianco sub gvido de Usono ne nur elpelis la invadintojn el Kuvajto – kio estis prava – sed ankaŭ bombardis Irakon en la nomo de „nova mondordo”, kiun volis establi patro Bush. (Pri tia „nova mondordo”, cetere, post la milito oni tute ne plu parolis.) Mortis tiam minimume 50 000 irakaj soldatoj kaj 200 000 civiluloj, pliaj centmiloj – precipe infanoj – dum la posta jardeko sekve de embargoj kontraŭ Irako (kompare al malpli ol 200 mortigitaj alianc-soldatoj). Usono ricevis por la milito de aliancanoj 54,5 miliardojn da usonaj dolaroj, por Usono mem ĝi kostis 37 miliardojn, tiel ke patro Bush gajnis 17,5 miliardojn. Reto Rossetti skribis en 1991: „Sed la plej bela konsekvenco de tiu tuta strategio estas tio, ke de nun ĉiu nacio estas libera vendi kiom ajn da milita ekipo al diktatoroj eventuale agresemaj. Poste, kiam ĉi tiranoj kreskos al minaca rolo, la samaj nacioj povos disbombi ilin kaj detrui ĉion, kion ili mem provizis antaŭe, kaj la tuta ciklo povas renoviĝi ...”. Georgo Kamaĉo akuzis: „La diktatoro eble restos, sed la popolon oni ne kompatis, oni simple ĝin masakris.”

Efektive, ĉu ni ne nun travivas ĝuste tiun ĉi ripeton, kiun prognozis Rossetti? Ĉu eble ni simple represu tiamajn artikolojn, se ja ĉio ripetiĝas, iel tiel? Nu, eble ripeto en alia dimensio. Mi karakterizis la tiaman militon „superflua”; papo Paŭlo 2a hodiaŭ diras: „Milito ĉiam estas malvenko de la homaro.” Sed kial tio ĝenu la usonan prezidanton? Bush ne estas katoliko.

Sincere via

Stefan MAUL

Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019