MONATO

Komputado

PROGRAMOJ

WordPerfect 10: ĉu lasta provo?

En la komenca erao de la personaj komputiloj, WordPerfect (WP) dum pluraj jaroj estis la plej uzata tekstoprilabora programo. Poste, pro internaj problemoj kaj pro merkatado de ĉiopova Microsoft Word, ĝi iĝis programo uzata nur de kelkaj restantaj fideluloj. (MONATO, decembro 2000, p. 17)

Tamen, de tempo al tempo aperis nova versio. La lasta, prezentita en la printempo de la jaro 2001, estas versio 10. Ĝi ne plu estas vendata kiel individua programo (kvankam ĝi povas esti tiel uzata), sed kiel parto de aro de oficejaj programoj (angle: suite). Microsoft nomis sian oficejan programaron Microsoft Office 2002 (intertempe ĝi iĝis Office xp), sed Corel, la nuna posedanto de WP, donis al sia produkto la tradician nomon WordPerfect Office 2002 (kvankam mi ankaŭ foje vidis Corel Office).

Aĉeto kaj registrado

Ĉar mi havas grandan kvanton da malnovaj WP-dosieroj, kiujn mi ne sukcesis kontentige konverti al Word, mi decidis post longa hezitado aĉeti la plej novan WP-version. (Nur dum eksperimentado post la aĉeto mi malkovris, ke per Word 2002 tiuj dosieroj tamen bone konverteblas ...)

Kontraste kun la Microsoft-produktoj, kiuj en ĉiuj komputilaj vendejoj okupas elstaran lokon, WP estas aĉetebla nur en specialigitaj programvendejoj, kaj eĉ tie ĝi troveblas nur en fora angulo. Kiel kutime ĉe oficejaj programaroj, ekzistas kvar versioj. Estas la simpla (tamen sufiĉe kompleta) norma versio (angle: standard) kaj la profesia versio, kiu krome interalie enhavas datumbazan programon. Aliflanke estas la versio por unuafojaj uzantoj kaj malpli kosta nura aktualigo (angle: upgrade) por personoj, kiuj jam uzas antaŭan version aŭ konkurencan produkton. Mi aĉetis la simplan aktualigon, kiu kostis proksimume 225 eŭrojn.

En la pakaĵo estis la gvidlibro por la uzanto (pli ol 400 paĝoj, tamen verŝajne nesufiĉa por komencanto), du diskoj (unu kun la programaro, alia kun tiparoj, grafikaĵoj kaj fotoj) kaj karto kun la licencnumero. Laŭ la libro devis esti ankaŭ registradkarto kun informoj pri la WP-helpadresoj, sed ĝi mankis.

Havante iom da sperto, mi ne antaŭvidis grandajn problemojn por instali la programon. Traleginte la instrukciojn de la gvidlibro, kaj kun la licencnumeroj de la antaŭa kaj la nova versioj ĉemane, mi metis la programdiskon en la komputilon. Sekvis la kutimaj enkondukaj bildoj sur la ekrano, ĝis venis peto enmeti la programdiskon de mia antaŭa versio 8 aŭ 9. Tiujn mi ne havas; mia lasta versio estas numero 6, kaj laŭ la informoj sur la skatolo eblas aktualigo ekde versio 5. Anstataŭe la instalprogramo proponis entajpi kodvorton akireblan de la WP-helpservoj, kies adresinformoj estis menciitaj sur la registradkarto. Sed tiu karto mankis ... En la gvidlibro estis kelkaj telefonnumeroj, sed, se eviteblas, mi preferas ne telefoni al Usono aŭ Kanado kaj doni komplikan eksplikon en fremda lingvo. Mi do serĉis la retadreson de la helpservo kaj klarigis en mia plej bona angla lingvo, kion mi bezonis. Mia retletero revenis, ĉar la adreso ne validis. Poste mi konsultis la WP-retpaĝojn. Tie mi trovis multajn telefonnumerojn (interalie la numeron por mialingva regiono, kiun mi notis), aron da forumoj (kun multaj plendoj kaj demandoj, sed malmultaj respondoj) kaj unu plian retadreson. Mi relanĉis mian demandon al tiu adreso kaj al la koncerna forumo, sed ankoraŭ nun atendas reagon al ĝi.

Finfine mi uzis la lastan eblecon kaj telefonis al la (0800, do senpaga) numero por mia regiono. Unua provo, je la 10a matene, estis vana. Tio konfirmis mian timon, ke en realo estis konekto al amerika helpservo, ne funkcianta je la 10a matene en eŭropa tempo, kaj ke mi devos klarigi mian problemon kaj noti la bezonatan kodvorton en angla lingvo. La postan tagon mi faris duan provon je la 11a matene kaj sukcesis. Post kelkaj „premu 1 por ...”, „premu 2 por ...”, kaj post averto, ke eble helpos min anglalingvano, sufiĉe rapide respondis mialingvano. Li tuj komprenis la problemon, mi donis mian nomon, adreson, telefonnumeron kaj la licencnumerojn de la nova kaj malnova versioj kaj ricevis la bezonatan kodon. Mi tuj entajpis ĝin, kaj la programo ekinstaliĝis.

La instala proceduro nur kelkfoje postulis homan intervenon, kaj tial mi ne tuj rimarkis, ke la programo mem faris retkonekton por registri sin. Denove mi donis mian nomon, adreson, ktp. Mi demandas min, ĉu mi ricevos iun skriban konfirmon; dum la pasintaj jaroj post registrado de programo plejofte ne plu venas iu vivosigno; foje oni eĉ ne certas, ĉu la reta registrado estis sukcesa.

Ekuzo

Mi sciis, ke WP pro la altaj tradukkostoj rezignis pri neanglalingvaj versioj de la programo. La uzanto bezonas la anglan lingvon por kompreni la menuojn (kiuj tamen korespondas kun la nunaj kutimoj) kaj por legi la helpinformojn (nepre necesajn, ĉar la gvidlibro donas nur bazajn klarigojn).

La plej fama WP-eco restas je dispono: la kodo-ekrano (foje nomata la subakva ekrano), kiu ebligas detale kontroli (kaj, se bezonate, forigi) la kodojn, kiuj estas en la dokumento. Word proponas ion similan, sed per ĝi tute ne eblas retrovi iun kaŝitan instrukcion, kiu kaŭzas problemon.

Fruaj versioj de WP (kiam musoj maloftis) je nura peto montris menuojn kaj ne havis piktogramojn. Kontraŭe, ili plene ekspluatis la 48 eblajn funkcioklavo-kombinojn. Tiuj klavoj ankoraŭ uzeblas (kvankam estas kelkaj ŝanĝoj), sed nuntempa uzanto pli emos per muso alklaki menuojn kaj ikonojn. Indas lerni la uzadon de la funkcioklavoj, ĉar egala divido de la taskoj inter du manoj kaj ĉiuj fingroj estas preferinda al preskaŭ nura musumado.

Makrooj

La literoj netajpeblaj per normala klavaro estas atingeblaj per samtempa premo de la stirklavo („Ctrl”) kaj de „w”, kiel en versio 6. Tiam aperas eta fenestro, el kiu eblas elekti la bezonatan literon. Ankaŭ eblas tuj tajpi la ciferan kodon de la litero (laŭ strukturo „1,123”) aŭ la erojn de la kombinita signo (ekzemple „^” kaj „c” por „ĉ”). Mi klopodis simpligi tion uzante la funkcion „aŭtomata anstataŭigo”, sed same kiel en Word, tio ŝajne eblas nur por tuta vorto (tio estas, kun spaco antaŭ kaj post la signogrupo, ne por du signoj ene de vorto). Certe troveblas bona solvo por tio.

Miaj malnovaj makrooj ne plu funkcias en versio 10. La plej bezonatajn (tiujn por konverti la tekston el kaj al la x-konvencio) mi refaris. Kiel kutime, farado de la unua makroo postulis multe da tempo kaj peno, ĉar mi delonge ne plu okupiĝis pri tio; la dua jam estis multe pli facile kunmetita.

Ceteraj kapabloj

WP estas akompanata de aro da programoj por oficeja uzo. La ĉefaj estas Quattro Pro, tabelkalkulilo simila al Excel, Corel Presentations, prezentadprogramo simila al PowerPoint, kaj CorelCENTRAL, multfaceta programo kun interalie poŝtilo. Per WP eblas fari XML-dokumentojn; eĉ enestas XML-kurso.

La reklamo promesas, ke la programoj kapablas importi kaj eksporti dosierojn de ĉiuj kutimaj specoj. Mi eksperimentis nur kun tekstodosieroj. Importo el malnovaj WP-versioj kaj de Word-dosieroj okazis perfekte. Dosierojn eksportitajn al Word-formato (.doc) Word bone komprenis. WordPad foje bone, foje nebone komprenis tiajn dokumentojn; ŝajnas dependi de la uzata versio. WP eksportas al HTML kaj Unikodo (sed importi malnovan version de WP-dosiero kaj tuj eksporti al HTML ne donis bonan rezulton; necesis unue konverti al versio 10, kaj poste al HTML).

Ĉu aĉetinda programo?

La unua demando estu: ĉu mi bezonas tekstoprilaboran programon? Ĉiuj Vindozo-versioj (do preskaŭ ĉiuj komputiloj) havas la programeton WordPad, kiu sufiĉas por verki leteron aŭ simplan raporton. Nur por komplikaj taskoj (paĝotitoloj, piednotoj, paĝonumeroj, enmeto de bildoj, makrooj) pli kapabla programo estas bezonata. Tiuj programoj estas proksimume egalvaloraj, do dependas de la persona prefero kaj de la prezo. Kvankam la oficialaj prezoj similas, eblas specialaj kondiĉoj kun aĉeto de nova komputilo aŭ por instrua celo. Kiu ne havas konsciencripoĉojn pro subteno de la Microsoft-monopolo, aĉetu Word, ĉar por tiu programo ekzistas multaj libroj kaj kursoj. Uzantoj de aliaj programoj dependos de memstudado.

Ekzistas plia multkapabla oficeja programo, kiu krome taŭgas por pluraj mastrumaj sistemoj (Vindozo, Linukso, ...): StarOffice. Ĝi estas de germana origino. La usona Sun Microsystems aĉetis ĝin antaŭ kelkaj jaroj kaj pluevoluigis ĝin. La programo estas senpage elŝutebla ĉe www.staroffice.com kaj aĉetebla kontraŭ kelkdek usonaj dolaroj (plus send- kaj dogan-kostoj!) ĉe www.amazon.com. Mi plurfoje legis laŭdan frazon pri ĝi, sed neniam seriozan recenzon.
Roland ROTSAERT

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019