MONATO

Novelo

La ikono

de Julian Modest

La vilaĝo estis eta, kaŝita ĉe la piedoj de Balkano. Oriente de ĝi vastiĝis densa kverka arbaro kaj okcidente – la kamparo. La homoj, kiuj loĝis ĉi tie, estis kvietaj kaj laboremaj. La vilaĝo havis la neordinaran nomon Kareso. Neniu el la loĝantoj povis diri kiu kiam donis tiun ĉi belan kaj poezian nomon al la vilaĝo.

Kiel por multaj vilaĝoj, tiel por Kareso, oni rakontis diversajn mirindajn legendojn. Iujn el ili delonge oni forgesis, sed unu daŭre okupis la imagon ne nur de la vilaĝanoj de Kareso, sed de ĉiuj kiuj hazarde preterpasis la vilaĝon aŭ venis en ĝin.

La homoj rakontis, ke ĉe la fino de la vilaĝo, ĉe la fonto, proksime al la vojo, kiu pasas tra la kampo kaj gvidas al la urbo, sur la senarbejo Patrino Larmo, iam nokte dum aŭgusto, kiam ne estas luno, aperas ia stranga brilo. Iuj diris, ke ĝi similas al kolora fajro, aliaj asertis, ke ĝi estas kiel fasko da oraj radioj, sed tre malmultaj homoj vidis tiun ĉi brilon.

Oni rakontis, ke tie estis enfosita la ortrezoro de turka bejo. Kiam la turkoj fuĝis de Bulgario dum la rusa-turka milito, bejo, kiu tiam regis la vilaĝon, vidis, ke li ne povas forkuri kun sia tuta trezoro kaj ordonis, ke oni kaŝu tie parton de la oro, kiun li portis. Fama estis tiu ĉi legendo kaj multaj trezorserĉantoj ofte fosis sur Patrina Larmo, sed ĝis nun nenion ili trovis. Certe ĉio, kion oni rakontis estis nur fabelo, kiu fajrigis la imagojn kaj gardis la memoron pri pasintaj tempoj, vualitaj en mistero.

Pri Patrina Larmo oni rakontis ankaŭ alian legendon, tamen multaj homoj delonge ĝin forgesis. Oni diris, ke sur tiu ĉi senarbejo, ĉe la fonto, iam estis bela blanka monaĥejo, simila al kolombo, sidiĝanta sur la verda senarbejo, inter la jarcentaj kverkoj. Kiam la turkoj konkeris la vilaĝon, ili ruinigis kaj bruligis la monaĥejon kaj eĉ spuron ne restis de ĝi. Nun neniu scias kiel aspektis tiu monaĥejo.

Kiam li estis infano, Trajan plurfoje aŭdis tiujn ĉi legendojn. Lia avino kutimis rakonti ilin vintre. Tiam ŝi kaj Trajan sidis ĉe la varma forno en la eta vilaĝa ĉambro. De iom malfermita pordeto de la forno videblis la ludemaj flamoj ĵetis misteran lumon sur la sulkiĝintan kaj velkintan avinan vizaĝon. Tiam Trajan aŭskultis ŝin sinforgese kaj lia infana imago detale pentris la monaĥejon kaj la grandegajn flamajn langojn, kiuj malsate neniigis la monaĥejajn konstruaĵojn. Lia infana koro tremis kaj Trajan ne povis kompreni, ke dum la avino rakontis tiujn ĉi teruregajn historiojn, ŝi ruzete ridetis, ĉar ŝiaj fabeloj igis Trajan forgesi la ludojn kaj petolojn.

Delonge jam Trajan loĝis en la urbo, sed ofte li vizitis la vilaĝon kaj la gepatran domon. Somere li kutimis ripozi en la silenta kaj friska korto de la olda gepatra domo. Dum la lastaj jaroj, kiam lia vivo fluis kiel sablo, Trajan pli ofte venis en Kareson. Nur ĉi tie li povis vere ripozi, malproksime de la ĉiutagaj zorgoj kaj problemoj.

Ĉi-semajnfine, kiel kutime vendrede posttagmeze, Trajan preparis sin por ekiri al Kareso, tamen antaŭ la ekveturo, li rimarkis, ke la aŭto ne tre bone funkciis kaj li devis iom ĝin ripari. Nesenteble vesperiĝis.

Trajan stiris malrapide. Post horo li estos en la vilaĝo kaj jam antaŭsentis la plezuron de la ripozo; li eksidos en la korto, sub la olda pirarbo, preparos salaton de tomatoj kaj kukumoj, verŝos en etan glason iom de la hejma forta brando kaj en la nokta frisko li longe ĝuos la susuron de la arbfolioj. Trajan ŝatis la somerajn noktojn en Kareso, kiuj memorigis lin pri lia infaneco, pri liaj gepatroj kaj parencoj, kiuj delonge jam translokiĝis en la transon.

La vojo al Kareso estis dezerta. Videblis nek aŭto, nek kamiono. Eĉ lumo ne estis en ĉi agrabla aŭgusta nokto. Baldaŭ Trajan proksimiĝos al senarbejo Patrina Larmo kaj eniros en la silentan dormantan vilaĝon. Antaŭ la senarbejo estis vojkurbiĝo kaj Trajan iom reduktis la rapidecon. Ĝuste tiam li rimarkis ian fajron inter la arboj. Strange? Kiu bruligis fajron ĉi tie meze de la nokto? Trajan jam preskaŭ premis la gaspedalon, kiam ŝajnis al li, ke la fajro estas multkolora – blua, flava, roza,ora. Subite li opiniis, ke li haluciniĝas aŭ sonĝas. Trajan iom deflankiĝis de la vojo, bremsis kaj kelkajn sekundojn senmova sidis en la aŭto. La fajro aŭ la koloraj lumoj daŭre ludis inter la arboj. Li pli kaj pli konsterniĝis kaj ne sciis kion entrepreni. Ĉu li sonĝis, imagis aŭ tio estis ia ŝerco? Subite Trajan rememoris la legendon pri la enfosita ortrezoro de bejo kaj jam kredis, ke iu ŝercas. Trajan ne estis timema kaj decidis mem vidi kio okazas. Li eliris el la aŭto kaj ekiris al la arboj, kie videblis la stranga brilo. Li paŝis malrapide, singardeme, sed kiam li estis je du metroj de la brilo, ĝi subite perdiĝis kaj aperis denove iom pli flanke kaj pli malproksime de li. Tiel Trajan vagis tra la senarbejo Patrina Larmo kaj ne povis kompreni kio okazis. La brilo jen aperis, jen malaperis. Nenie videblis homo kaj ĉie regis profunda silento. Post duonhora vagado tien, reen, Trajan konvinkiĝis, ke ĉio estas sensenca kaj freneza. Li revenis en la aŭton, funkciigis ĝin kaj daŭrigis al la vilaĝo.

Ĉu li sonĝis aŭ tio vere estis la fajro pri kiu oni asertis, ke ĝi aperas tie, kie estas enfosita la trezoro? Sed tio estas nur legendo. Ja, trezorserĉantoj, kiuj venis de proksime kaj malproksime delonge plurfoje trafosis la tutan senarbejon Patrina larmo kaj trovis nenion.

Trajan eniris la gepatran domon, preparis salaton, verŝis iom da brando en etan glason kaj sidiĝis ĉe la tablo en la korto, sub la volbo de la vito. Li longe sidis kaj provis forgesi la neordinaran brilon. „Tio estis nur vizio – li meditis – Mi estas tre laca, aŭ eble mi jam sufiĉe maljuniĝis.”

Li estis sesdekjara kaj post du monatoj devis pensiiĝi. Lia edzino forpasis antaŭ dek kvin jaroj kaj lia filino kun sia familio loĝis en Burgas. Foje, foje en la jaro ŝi gastis ĉe li kaj ankaŭ Trajan foje jare veturis al Burgas por vidi la genepojn.

Ĉi-nokte Trajan malfrue enlitiĝis. En Kareso, kie la aero estis pura kaj ĉiam regis silento, li kutime bone kaj profunde dormis, sed ĉi-nokte li ne povis ekdormi. Dufoje li ellitiĝis, eliris el la domo, promenis en la korto kaj poste denove enlitiĝis. Je tagiĝo Trajan ekdormis kaj sonĝis strangan sonĝon. Li estis sur senarbejo Patrina Larmo kaj nenion oni povis vidi en la mallumo. Subite antaŭ li io blanka moviĝis. Trajan streĉis rigardon kaj vidis junan virinon, vestitan en longa blanka robo, pli ĝuste en longa blanka ĉemizo. Ŝi estis nudpieda, kun blondaj haroj, similaj al pezaj oraj fadenoj. La junulino kvazaŭ ridetus al li kaj logis lin postsekvi ŝin. Pezspirante Trajan rapide paŝis post ŝi, sed antaŭ ol esti atingita aŭ tuŝita, la junulino malaperis kaj poste tuj subite ŝi aperis malantaŭ li aŭ flanke de li. Trajan kuris inter la arboj, aŭ dekstren aŭ maldekstren, sed vane. Li ne povis proksimiĝi al la junulino. Li vekiĝis ŝvita, laca kaj senforta.

Dum la tago li provis fari ion, sed la laboro ne prosperis. Fin-fine Trajan ĵetis la ilojn kaj ekiris al la senarbejo Patrina Larmo. Li ne sciis kio tiris lin tien, sed deziris bone trarigardi la senarbejon je taga lumo. Li paŝis rapide kaj preskaŭ ne rimarkis la homojn, kiuj preterpasis lin kaj afable lin salutis.

Trajan venis al la senarbejo, trinkis akvon de la malvarma fonto kaj longe silente sidis ĉe la fonto. Nenio stranga videblis tie. Ĉio estis tiel, kiel li memoris jam de la infaneco. Trajan provis rememori sian sonĝon kaj ŝajnis al li, ke sonĝe li vidis la junulinon sub la branĉoj de la olda saliko, kiu kreskis ĉe la fonto. Jes, en la sonĝo, Trajan tre klare vidis la salikon.

Tamen li decidis, ke ne estas senco pli sidi tie kaj ekiris al la vilaĝo. Survoje io denove komencis tikli lian scivolemon. Ĉu vere ne estas trezoro, kaŝita tie? Kion signifas la koloraj flamoj hieraŭ nokte kaj la stranga sonĝo? Ĉiam li opiniis sin realisto, homo, kiu stabile staras sur la tero, tamen nun io forte igis lin preni fosilon kaj ŝovelilon kaj komenci fosi sub la olda saliko, ĉe la fonto sur Patrina Larmo. „Kion opinios liaj samvilaĝanoj? – meditis Trajan. – Eble ili diros, ke li freneziĝis.” Ĉiuj konis lin kiel saĝan kaj seriozan viron. Trajan finis universitaton, estis inĝeniero. Tre malmultaj vilaĝanoj finis universitaton kaj Trajan bone sciis, ke liaj parencoj kaj konatoj fieras pri li.

Trajan prenis la fosilon kaj ŝovelilon kaj kvazaŭ iu lin pelus, li ekiris denove al Patrina Larmo. Li ekstaris sub la jarcenta saliko kaj provis rememori kie ĝuste en la sonĝo li vidis la junulinon en la blanka robo. Ŝajne ŝi staris oriente de la fonto. Trajan komencis fosi je kelkaj paŝoj de la saliktrunko. Li fosis rapide, sen halti, spiris profunde, ŝvitis kaj salaj ŝvitgutoj ruliĝis sur lia vizaĝo. Trajan rimarkis, ke al la fonto proksimiĝis maljunulino, sed li ne ĉesis fosi, li nur ŝajnigis, ke li ne vidas ŝin. La maljunulino kliniĝis, trinkis akvon de la fonto. Iom ŝi observis lin kaj krucsignis. Eble ŝi opiniis, ke Trajan malsaniĝis aŭ freneziĝis kaj tial li fosas ĉi tie, ĉe la saliko, dimanĉe matene.

Trajan tamen daŭre fosis. La neordinara forto igis lin fosi kaj li ne sentis lacon. Li pli kaj pli ŝvitis kaj demetis la ĉemizon. Trajan ne memoris antaŭ kiom da jaroj li lastfoje fosis. La fosaĵo jam estis ĉirkaŭ duonmetron profunda, kiam la fosilo frapis ion malmolan. Ne estis metalo, sed ligno. Trajan ĵetis la fosilon, genuiĝis en la fosaĵo kaj malkovris lignan tabulon. Granda senrevigo obsedis Trajan. Ne estis la trezoro, sed eble ia putrita ligna tabulo, kiu hazarde troviĝis tie. Tamen la tabulo estis bone kaŝita, ĉar ĉirkaŭ ĝi videblis ege malnovaj restaĵoj de ia teksaĵo, delonge jam ŝirita kaj putrinta. Tiuj ĉi teksaĵaj pecoj verŝajne estis de kanaba sako. Evidente la tabulo estis diligente kaj atente volvita en ĝi, sed delonge jam la sako putriĝis kaj ŝiriĝis. Trajan elprenis la tabulon, viŝis ĝin per manplato kaj rigidiĝis. La tabulo estis ikono. Vere mankis iuj detaloj, sed bone videblis, ke ĝi estas ikono de Sankta Dipatrino. Trajan ektremis. Li sidiĝis, pli ĝuste falis sur la teron elĉerpita, senforta, laca. La Ikono tremis en liaj manoj. En lia kapo kiel en muelejo batiĝis sennombraj demandoj, supozoj, konjektoj. Kion signifis tio? Kiu kaŝis la ikonon ĉi tie? Kial kaj kiam oni enfosis ĝin? Kial ĝuste li devis malkovri ĝin? Trajan ne povis respondi al tiuj ĉi demandoj. Nur profunde en si mem li sentis, ke kun li okazas io stranga. Li ne estis pia. Tre malofte li eniris templon, sed nun iu granda interna forto obsedis lin. Ne estis hazarde, ke ĝuste li trovis tiun ĉi ikonon. Ja, tiom da trezorserĉantoj fosis ci tie kaj neniu ĝis nun trovis ĝin. Estis hazardaj nek la koloraj flamoj, kiujn li vidis hieraŭ nokte, nek la sonĝo pri la junulino en la neĝoblanka robo. „Kio estas la homo kaj kio povas okazi kun li?” – meditis Trajan.

Li stariĝis, atente volvis la ikonon per sia ĉemizo kaj ekiris al la vilaĝo. Trajan decidis iri al pastro Stojo kaj rakonti al li pri la okazintaĵo. Pastro Stojo estis serioza, edukita persono kaj certe li diros ion pli pri la ikono.

La pastro estis en la korto de sia domo sen sutano kaj okupiĝis pri la abelujoj. Trajan salutis lin.

– „Dio benu vin, mia filo,” respondis Stojo. „Kio gvidas vin al mi?”

Per kelkaj vortoj Trajan rakontis kion li travivis hieraŭ nokte, kiam li veturis al la vilaĝo. Li ankaŭ menciis sian sonĝon kaj diris pri la fosado sub la olda saliko sur la senarbejo Patrina Larmo. Fine Trajan elprenis la ĉemizon kaj montris la ikonon.

Pastro Stojo prenis ĝin per tremantaj manoj, krucsignis kaj longe ĝin rigardis.

– „Ĝi estas ege, ege malnova. Strange, kiu ĝin kaŝis tie? Eble oni deziris savi ĝin. Ja, la legendo rakontas, ke iam tie estis monaĥejo. Ĝia malkovro estas Dia signo. Sur Patrina Larmo ni devas konstrui templon aŭ kapelon.”

Trajan atente alrigardis lin.

– „Pastro, mi entreprenos la konstruon. Ja, mi estas konstruisto.”

– „Dio benu vin, filo mia. Via ago estos granda kaj benita.”

Jam dum la sekva diservo en la vilaĝa templo pastro Stojo diris al la vilaĝanoj pri la ikono kaj petis ilian helpon por konstruo de kapelo sur Patrina Larmo, tie, kie iam estis la bela blanka monaĥejo. La vilaĝanoj miris. Iuj diris, ke tio estas Dia signo, aliaj ne deziris kredi, sed ĉiuj bone konis Trajan kaj neniu supozis, ke li povus elpensi tion. La homoj estis konvinkitaj, ke nun venis la momento por la trovo de la ikono kaj Dio mem elektis Trajan por tio.

– „Jes,” – diris la vilaĝanoj – „Trajan estas bona kaj honesta homo kaj nehazarde Dio elektis lin por trovi la sanktan ikonon. Nehazarde li vidis la koloran brilon kaj li sonĝis la mirindan sonĝon.”

Multaj vilaĝanoj kredis, ke la ikono de la sankta Dipatrino havas sanigan forton kaj ili preĝis antaŭ ĝi. Pastro Stojo metis la ikonon je la centra loko en la templo kaj multaj homoj de aliaj vilaĝoj venis vidi ĝin kaj preĝi antaŭ ĝi.

Oni komencis rapide kolekti monon por la kapelo. La homoj malavare donis monon, konvinkitaj, ke la kapelo nepre devas esti konstruita sur Patrina Larmo. Ili eĉ opiniis, ke delonge jam devis konstrui kapelon tie, por ke ĉiu sciu, ke iam sur Patrina Larmo estis monaĥejo.

Trajan estis la animo kaj la koro de la kapelkonstruo. Kiam la kolektita monsumo jam sufiĉis oni difinis tagon por la inaŭguro de la konstruado.

En la komenco de oktobro la kamparaj laboroj jam estis ĉe la fino kaj la vilaĝanoj ankoraŭ kolektis nur la vinberon. La homoj havis pli da libera tempo kaj multaj venis por la solena inaŭguro de la konstruado. Estis agrabla aŭtuna dimanĉo. Sur Patrina Larmo la arbfolioj jam flaviĝis kaj mola ora sunlumo brilis sur la tuta senarbejo.

Solene pastro Stojo komencis la akvosanktigan diservon. La homoj festvestitaj staris silente kun brulantaj kandeloj mane. Pastro Stojo ankoraŭ ne estis fininta la diservon, kiam proksime, sur la vojo, haltis nigra aŭto kaj el ĝi eliris tri viroj, kiuj rapide ekpaŝis al la homamaso. Antaŭe iris la partisekretario de la vilaĝo Stojanov, alta svelta persono. Stojanov proksimiĝis al la homoj, disigis ilin kaj ekstaris antaŭ pastro Stojo.

– „Pastro,” – diris krude Stojanov – „mi avertis vin! Ne inaŭguru la konstruon de tiu ĉi kapelo! Ni loĝas en socialisma lando kaj ne kapelojn, sed uzinojn ni devas konstrui!”

Post tiuj ĉi vortoj Stojanov severe alrigardis la homojn, kaj iom pli akre fiksrigardis Trajan. Estiĝis profunda silento. Pastro Stojo staris kiel ŝtonigita kaj nur la granda arĝenta kruĉo tremis en lia mano. La homoj maltrankvile rigardis unu la alian kaj ne sciis kiel agi. Iuj el ili eĉ komencis foriri.

Stojanov komprenis, ke lia subita apero ĉi tie havis efikon kaj li ne dubis, ke post kelkaj minutoj neniu restos sur Patrina Larmo. Kontenta Stojanov ekiris al la nigra aŭto, ĉe kiu atendis lin la aliaj du viroj, kiuj verŝajne ankaŭ estis partifunkciuloj eble el la urbo. Stojanov marŝis rapide al la aŭto, tamen subite li falis, kvazaŭ iu forhakus lin. La homoj de la senarbejo kaj la du viroj de la aŭto ekkuris al li. Kelkaj, kiuj unuaj proksimiĝis, kliniĝis super li kaj iu el ili time ekflustris: „Li mortis.”

Sur la senarbejo estiĝis tumulto. Iuj el la homoj forkuris, aliaj provis levi la korpon de Stojanov kaj porti al la aŭto.

Trajan rigardis senmova kaj nevole meditis: „Ĉu tiel naskiĝas la legendoj?”


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: novembro 2001