Jam estas sperto, ke moderaj, ĉiutagaj drinkantoj parte evitas korinfarkton, kompare kun nedrinkantoj. Nun oni trovis la genetikan bazon por tiu fakto. La usona New England Journal of Medicine en sia numero de 2001 02 22, publikigis interesan esploron demonstrantan, ke tiu fakto dependas de la genetika strukturo. Inter centoj da pacientoj, oni konstatis, ke iuj havas homozigotan genkonsiston, kiu permesas rapidan metabolismon de alkoholo, dum aliaj malrapide faras la samon. Ĉi-lastaj ricevis pli netan protekton kontraŭ korinfarkto. Oni trovis ankaŭ, ke tiuj genetike privilegiaj homoj havas pli altajn nivelojn de altdensa kolesterolo, la protekta speco de kolesterolo.
Tamen, kuracistoj avertas: iel ajn, temas pri ja „modera” drinkado!
Indekso Aboni al MONATO Flandra Esperanto-Ligo (FEL) Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 8 majo 2001 |