MONATO

Holokaŭsto

Hontiga estas la holokaŭsto, kiu nun okazas en pluraj t.n. civilizitaj landoj de okcidenta Eŭropo: ĉiutage miloj da eĉ ne malsanaj bestoj estas mortigataj, laŭdire por „preventi”, ke aftozo disvastiĝos. Lastatempe por la sistema murdado de judoj kaj aliaj dum la dua mondmilito oni pli kaj pli (mis)uzas ĉi tiun vorton, sed tio ne estis holokaŭsto. Ne temis pri tutkorpa bruloferado, ĉar ne estis „oferado al kiu ajn dio”. Estis nura murdado, krima, perversa. Sed nun, ĉe ĉi tiuj bestoj, ja vere estas holokaŭsto (holo = kompleta / tutbesta, kaŭsto = brulofero). Oni oferas ilin al la misdio Mamono. Ĉar la aftozo estas malsano, kiu jam de jarcentoj ekzistas; la bestoj dum certa tempo ne liveras lakton; oni izolu kaj kuracu ilin ĝis resaniĝo. Kaj poste ili denove liveras lakton. Sed la dio Mamono (legu: la ekonomia timo, ke Usono ne plu akceptos niajn nederlandajn eksportaĵojn) nun ordonas, ke oni bruloferu por Li ne nur la infektitajn bestojn, sed ankaŭ multajn sanajn bestojn en vastega ĉirkaŭo de ĉiu eĉ nur suspektata besteto. Kie estos la limo? Ĉu nur kiam ĉiuj bienbestoj estos malaperintaj? Ĉar nia lando ja estas tiel dense loĝata, ke preskaŭ ne ekzistas agrikulturaj entreprenoj kiuj ne limas al aliaj similaj. Tuj kiam unu iĝas „suspekta”, tio trafas kompletan vilaĝon aŭ urbeton. Kaj EU eĉ pliidiotigas la tuton, malpermesante ke oni prevente vakcinu la bestojn en teritorioj kien la epidemio ankoraŭ ne penetris. Eĉ la plej ekzotaj bestoj en zoologiaj ĝardenoj estas minacataj tiamaniere!

Gerrit BERVELING, Nederlando


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019