MONATO

Du strangaj planedsistemoj

G. Marcy kaj P. Butler, usonaj astronomoj, malkovris ke du konataj planedsistemoj ekster nia galaksio havas ne po nur unu sed po du planedojn.

Unu el la du sistemoj orbitas ĉirkaŭ stelo, similgranda kiel nia Suno, 123 lumjarojn malproksime de ni, en la konstelacio Serpento. La pli frue ekkonita planedo el gaso estas simila al nia Jupitero, sed ĝia maso estas sepoble pli granda. La nove trovita planedo estas vera giganto: ĝia maso estas dek-sepoblo de tiu de Jupitero. Mem Marcy kaj Butler deduktis, ke maso de planedo ne povas esti pli granda ol dek-trioblo de tiu de Jupitero, ĉar super tiu maso jam povas starti la fuzio de deŭterio, kaj tiam anstataŭ planedo jam temas pri bruna nano. Tamen tiu ideo estas forĵetenda, ĉar ĝi orbitas tro proksime al kaj la stelo kaj la alia planedo, laŭ vojo tute simila al tiu de planedo. La unua havas rivolutempon de 58 tagoj, ĝia meza distanco de ĝia suno estas 0,3 astronomiaj unuoj (= Suno-Tero-distanco). La nove trovita rivoluas dum ĉ. 4,7 jaroj. Ambaŭ havas tre ekscentran orbiton.

La alia planed-duopo orbitas ĉirkaŭ pala ruĝa nano, je distanco de 15 lumjaroj de ni, en la konstelacio Amforo. La du planedoj orbitas laŭ resonancaj vojoj; dum respektive 60 kaj 30 tagoj ili faras unu rivoluon. Iliaj elipsaj orbitoj ­ pro la strikta gravita interefiko konekse kun la preciza proporcio 2:1 de la rivolutempoj ­ geometrie rilatas unu al alia kiel rusaj lignopupoj de tipo unu en la alia. Tio kaŭzas specialan ŝanceladon de la suno, kaj surbaze de tio oni povis trovi la duan planedon. La masoj estas respektive 0,5- kaj 1,8-obloj de tiu de Jupitero. Ilia suno estas la plej malgranda stelo (ĝis nun) pri kiu ni scias ke ĝi havas planedo(j)n.

OH


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 19 junio 2001
Valida XHTML 1.0!