MONATO

ĈINIO

Dekono de la familioj baldaŭ aĉetos aŭton

Decembre de 2000, en pli ol 20 urboj grandaj kaj mezgrandaj, la Ĉina Konsumanta Asocio faris enketon pri aŭtoj kaj familioj. En ĉiu urbo la asocio elektis 500 enketotajn familiojn kaj petis ilin detale respondi al la donita demandilo. La rezulto de la enketo aperis en pluraj gravaj ĵurnaloj en la komenco de februaro.

La asocio esperas ke per la rezulto produktantoj kaj komercantoj de aŭtoj informiĝu pri la ŝanĝiĝoj de la ĉina aŭtomerkato dum la venontaj kvin jaroj.

Multaj senaŭtuloj havas konduklicencon

Anticipe oni difinis ke inter la 500 enketotaj familioj 100 estas aŭtohavaj kaj 400 senaŭtaj. 81 % de la demanditaj personoj aĝas ne super 45 jaroj. La enketo montris ke, ĉar inter la senaŭtaj konsumantoj 31 % jam havas konduklicencon, en la ĉina aŭtomerkato estas kaŝita granda latenta forto.

Inter la enketitaj familioj tiuj, kiuj pretigis sin aĉeti aŭton en 2001 okupas dekonon. 16 % planas aĉeti aŭton en 2002, 70 % de 2003 ĝis 2005. El tio videblas, ke dum 2005-2010 en Ĉinio okazos la alta tajdo de privata aĉeto de aŭtoj.

Al la demando pri la origino de la aĉetota aŭto, 13 % deklaris emi posedi aŭton produktitan de Ĉinio. Ju pli demanditoj estas malgrandaĝaj, des pli ili preferas aŭton importitan. Rilate al koloro kaj tipo, plejparto opinias ke aŭto devas esti oportuna al praktika vivo. 55 % de la aĉetontoj preferas dupordan limuzinon. La ŝatataj koloroj laŭvice estas nigra, blanka, ruĝa, grizflava, blua kaj malhelverda.

Kostoj gravas

Kiam oni aĉetas aŭton por familia uzado ĉefe estas konsiderataj prezo, servado post vendo, benzinkonsumo kaj fabrikmarko. Nur 38 % ne volas pruntepreni monon de banko por aĉeti aŭton. 89 % el la enketitoj, kiuj havas aŭton, estas kontentaj aŭ principe kontentaj pri sia aŭto. La kritikoj ĉefe koncentriĝas je benzina ekonomieco, komforto kaj prilabora precizeco.

La prezo de aŭto kaj la kromaj kostoj estas granda malhelpo al la disvolviĝo de la aŭtomerkato. 73 % ne tro kredas la informojn de la aŭtoreklamo, ĉar ĉinaj komercistoj ofte teksas mensogojn por beligi siajn varojn. Nuntempe, la plej ŝatata ĉina marko estas Santana, de Ŝanhaja Aŭtofabriko.

MU Binghua


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019