La direktoro riproĉas: „Min mirigas via
malrapideco en la laboro. Ĉu vi ion faras rapide?”
„Certe jes! Mi rapide laciĝas.”
Kuracisto al paciento: „Ne tiom drinku! Viaj sangogutoj forvaporiĝis antaŭ ol atingi la laboratorion.”
Juĝisto al drinkulo: „Vi estas venigita
tien ĉi pro la drinkado.”
La akuzito: „Ni drinku do!”
La infanoj post la lerneja tago venas hejmen kaj tie trovas neniun. Sed la knabino diras al sia frateto: „Panjo ne estas malproksime, la telefono ankoraŭ varmas.”
„Kion mi donacu al Lisa en ŝia naskiĝtaga
datreveno? Mi delonge cerbumas senrezulte.”
„Kial vi ne demandas al Lisa mem, kion ŝi
deziras?”
„Por tio mia mono ne sufiĉas!”
Sur la dorso de la ledjako de motorciklisto mi legis tiun ĉi tekston: „Se vi vidas ĉi tion, mia amikino falis de sur la selo.”