MONATO

MOS

Alkoholaĵo — ĉiam danĝera

Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) en sia lastatempa raporto deklaris, ke la proverbo „ĉiutage unu glason da biero kaj la kuracistoj estos superfluaj” havas nenian sciencan bazon, kaj refoje avertis, ke alkoholo povas kaŭzi la plej gravajn san-problemojn en la mondo. Efektive, en drinkado ne povas esti „sekura kvanto”.

Hodiaŭ, la alkoholo estas la dua „mortiganto” (post la fumado) por la homaro. La kvanto de mortoj kaŭzitaj de alkoholo superas tiun de mortoj kaŭzitaj de narkotaĵoj. Alkoholo povas dependigi la homojn — tio signifas, ke se iu alkutimiĝas al alkoholaĵo, li malfacile liberiĝos de tiu ĉi bezono. Alkoholo mem povas kaŭzi diversajn malsanojn, ekzemple kanceron kaj kronikan hepatiton, kaj krome ebriuloj ofte estigas sociajn problemojn.

Fakuloj opinias, ke ne estas prudente rekomendi eĉ „moderan” drinkadon. Nederlandaj sciencistoj en British Medical Journal demonstris, ke la viskio enhavas kancerigan substancon, kaj ju pli supera estas la viskio, des pli granda kvanto da tia substanco estas en ĝi. La substanco, policikla aromata hidrokarbono, produktiĝas dum la rostado de malto por pretigi post fermentado la viskion. Statistiko montras, ke homoj, kiuj ofte drinkas viskion, estas endanĝerigataj por suferi kancerojn intestan, buŝan kaj gorĝan.

PENG Juan


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019