MONATO

Torĉo de hipokriteco

Malĝojigis min la agresema titolo "Torĉo de hipokriteco" (MONATO, 2000/12, p. 15). Nia lingvo, kaj sekve ties publikaĵoj, entenas ja la ideon de homa interkompreniĝo kaj paco. Kial do oni permesas, ke tiaj malamike malamigaj superskriboj kaj artikoloj aperu? Kiel la aŭtoro scias, ke vere temas pri hipokriteco, kiam aŭstralianoj komisias elstaran aborigeninon porti la olimpian torĉon? En preskaŭ ĉiuj popoloj de la tero, ankaŭ en tiu de la aŭtoro, troveblas kruelemaj friponoj kaj samtempe sanmensaj homoj. Ĉu iu ajn rajtas malŝarĝi, eĉ en nobla homfratiga lingvo, malicon kontraŭ bonintencaj bonvoluloj kaj ties simbolaj agoj?

Werner SCHAD, Argentino


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019