MONATO

EŬROPA MEDIO-ORGANIZAĴO

Medio-indulgo de la ĉefaj ekonomiaj sektoroj

Domingo Jiménez-Beltrán, direktoro de la Eŭropa Medio-Organizaĵo (EMO, angle European Environment Agency, EEA), lastjare en Bruselo prezentis raporton, kiu skizas la sukceson (aŭ mankon de sukceso) de la eŭropa medio-politiko. La raporto montras kiagrade ekonomiaj sektoroj dum la pasintaj jaroj adaptis sin al postulo de pli bona konduto el vidpunkto de medio. Estonte EMO ĉiujare aperigos similan raporton. Ĝis nun nur ĉiun kvinan jaron EMO faris ampleksan raporton.

La ĝenerala situacio ne pliboniĝas

En iuj lokoj estas iom da progreso, en aliaj lokoj emisiado restas aŭ kreskas ... Kvankam la ĝenerala bildo ne estas optimismiga, la nova raporto havas la meriton unuafoje doni detalajn informojn pri ĉiuj gravaj sektoroj. Tiel la respondeculoj facile povas ekscii kie estas la grandaj problemoj kaj en la venontjaraj raportoj ili vidos kie necesas draste interveni.

Estas malpli da damaĝaj emisiaĵoj en la aero kaj malpli granda parto de EU estas trafita de acida pluvo. En dense loĝataj regionoj la nivelo de ozono en la surfacproksima aerzono regule superas la limvaloron permesitan de EU. La emisiado kiu kaŭzas la forcejan (vitrodoman) efikon kreskis en multaj landoj. En la tuta EU oni prognozas kreskon je 6 % inter 1990 kaj 2010. Tamen, por atingi la celon difinitan en la protokolo de Kioto, necesas malkresko je pli ol 10 %. Kvankam la agrikulturo iĝis pli singarda uzante insekticidojn, ĝi daŭre dependas de uzo de ĉi tiuj ofte danĝeraj kemiaj substancoj. Entute, la eko(logia)-efikeco de la agrikulturo nur iomete pliboniĝis ekde 1990.

La produktado dum 1985-1997 pli rapide kreskis ol la energi-efikeco, kiu grandiĝis nur je 1,4 % jare. Rezulto estas kresko je 13 % de energi-liveroj en tiu periodo. La pli grandaj impostoj je energio ne kompensis la falon de la preznivelo.

Nova indikilo: la bezono je primaraj materialoj

Unuafoje oni kalkulis la EU-bezonon je primaraj materialoj el la naturo. Ĝi atingas 49 tunojn je persono, kompare kun 45 tunoj en Japanio kaj 84 tunoj en Usono. Preskaŭ 40 % de la materialaj bezonoj venas de ekster la EU.

Transporto

La energi-efikeco de la transportsektoro apenaŭ pliboniĝis dum la pasintaj 25 jaroj. Kvankam la transportiloj pro teknikaj progresoj konsumas malpli da energio, ili estas pli multnombraj, pli pezaj, kaj malpli efike uzataj. Ĉar la sektoro preskaŭ ekskluzive dependas de fosiliaj energifontoj, ĝi riskas iĝi la ĉefa kaŭzo de acidigaj emisioj en EU.

La pasaĝera kaj vara transportoj pli ol duobliĝis. La porcio de surfaca kaj aera transportoj konsiderinde kreskis. Tion montras ankaŭ la infrastrukturo: la longeco de aŭtovojoj preskaŭ triobliĝis, dum la fervoja reto iom mallongiĝis. La EU-agado por stimuli fervojan kaj akvovojan transportojn kaj por plibonigi publikan transporton malmulte efikis, kvankam kelkloke estas pozitiva evoluo.

La prezo estas decidiga faktoro en elekto de transportilo. Tarifoj de publika transporto pli rapide kreskis ol la kostoj de propra veturilo. La publiko ne sufiĉe konsideras la eksterajn kostojn de transportilo: polucion, bruon, klimatŝanĝon kaj akcidentojn. Stimulilo povus esti la impostoj je transporto: anstataŭ jaran fiksan imposton oni povus enkonduki imposton kiu varias laŭ la uzo de la transportilo.

Roland ROTSAERT


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019