MONATO

Patriotisma gastamo

Se oni antaŭkondiĉas propran bonfarton por havi pozitivan rilaton al aliaj homoj, de kie do venis la irlanda gastamo antaŭ la "Kelta Tigro" (MONATO, 2000/11, p. 7)? Ĝi venis de la konscio, ke la plej bona patriotismo estas gastamo! Angloj, aliaj ol turistoj, ĝis nun ne estas multe ŝatataj tie. Sed perfortemo al fremdulo en Dublino certe ne koncernis tion. Tamen: ĉu ia ajn naciisma ekstremulo surtere estas pli bona ol ia ajn anglo? Kristano amu sian malamikon, kaj des pli sian proksimulon, ĉu katoliko aŭ ne! "Ami" ĉi tie signifas toleri aŭ indulgi. Estas proverbo el Donegal: "Jen tri virtoj de l' filo de la lando: esti reĝo de l' kurado, reĝo de l' saĝo, reĝo de l' naĝado." Filo de la lando (mac tíre) estas ankaŭ simbola esprimo por lupo, je kiuj Irlando estis plena iam. Pri reĝo de perfortemo kontraŭ fremduloj ne estas la parolo.

Frieder WEIGOLD, Germanio


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019