MONATO

Vatikano rebatas (2)

"Konsole estas," skribas Maul komentante Dominus Jesus (MONATO, 2000/11, p. 18), kie estas dirate ke nur la katolika eklezio konservas ĉiujn karakterizojn de kompleta kaj integra eklezio, "ke spite al tia verdikto Vatikano ne povas malpermesi al ili eniri siajn proprajn ĉielojn ...". Maul pravas, ĉar ĉiuj oficialaj katolikaj manlibroj pri katolika dogmaro, kompilitaj en la lastaj jarcentoj, trenas la saman doktrinon: Kristo savas ĉiujn homojn kiuj sekvas la veron lau opinio de ilia konscienco! Kial Maul ne vidas koincidon inter tiu sia juĝo kaj tiu de Dominus Jesus kaj tiuj de la tradiciaj lernolibroj uzataj en katolikaj seminarioj kaj teologiaj fakultatoj?

David CASTELLANO, Italio


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019