MONATO

BALKANIO

Pliigita aktivado de LUKoil

En la kulmino de la preza ŝoko en la merkato de kruda petrolo, la rusa kompanio LUKoil komunikis, ke ĝi intencas plivastigi sian agadon en Balkanio per aĉeto de la rafinejo en Novi Sad, Jugoslavio. Verŝajne LUKoil komplete rekonstruos ĝin pro la damaĝoj rezulte de la bombado fare de NATO-aviadiloj dum la Kosovo-krizo en 1999.

LukOil

La rusa petrolgiganto estas optimisto rilate la regulajn liverojn de krudaĵoj al Jugoslavio post la fino de la embargo. Ĝis nun LUKoil agadis en la jugoslava merkato per liverado al privataj klientoj de produktaĵoj el la rafinejo Neftohim en Burgas, Bulgario, aĉetita fine de 1999. La intenco de la rusa kompanio estas eniri ankaŭ la merkaton de Kroatio per la estigo de komuna kompanio kun INA Nafta Industria.

Dum la jaro 2000 estis investitaj en bazaj riparlaboroj kaj modernigoj de la instalaĵoj de Neftohim-Burgas 35 milionoj da usonaj dolaroj (USD). Ties profito por la unuaj ses monatoj de la jaro estas proksimume 10 milionoj da USD. LUKoil planas ĝis 2005 estigi en Bulgario distribuan reton de 150 benzinstacioj. En la jaro 2000 por tio estis apartigitaj 21 milionoj da USD. Ĝis nun estis nur ses LUKoil-benzinstacioj en Bulgario.

Krom la rafinejo en Burgas, la rusa kompanio posedas la rafinejon en Ploiești, Rumanio. En ĝi ĝis nun estas investitaj 11 milionoj da USD, kaj la planitaj investoj ĝis 2003 faras totalon de 200 milionoj da USD. La ambicio de la rusa giganto estas komenci intertraktojn kun la rumanaj instancoj pri eventuala transportado de prilaborita petrolo ĝis Okcidenta Eŭropo laŭ rivero Danubo. LUKoil havas ankaŭ kelkajn rafinejojn en Montenegro, samkiel unu en Odeso, Ukrainio.

La estraro de la kompanio ne kaŝas siajn ambiciojn en Balkanio por plua aktivado ankaŭ en la greka, turka kaj makedona merkatoj.

LUKoil havas po tri funkciantajn miksajn entreprenojn en Kazaĥio kaj Azerbajĝano. Krome ĝi ekspluatas trovejojn de kruda petrolo en Irako kaj Egiptio.

Evgeni GEORGIEV


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019