MONATO

Vatikano rebatas

Laŭ Dominus Jesus: "Dio volas ke ĉiuj homoj estu savataj kaj atingu la konon de la vero" (22 kaj 1 Tm. 2,4) ... Por tiuj, kiuj ne estas formale kaj videble anoj de la (katolika) Eklezio, la savo de Kristo estas alirebla danke al graco kiu lumigas ilin adekvate al ilia interna kaj media situacio (20) ... Oni ne ekskludu la agadon de Kristo kaj de la Spirito ekster la videblaj limoj de la Eklezio ... La Regno rilatas ĉiujn: la personojn, la socion, la tutan mondon (19) ..." (MONATO, 2000/11, p. 18) Se tio estas en Dominus Jesus, ĉu vere la Katolika Eklezio kondamnas miliardojn da homoj vivintaj, vivantaj kaj vivontaj al la infero? Ni estu seriozaj. Ni legu la originan tekston. Ni ne tro fidu je la amas-komunikiloj, kiuj en la tuta mondo ofte mislegas, resumas ... kaj kuiras laŭplaĉe!

Antonjo GAMBUTI, Italio


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019