Monato

ALBANIO

Listo de ruzo kaj manipulado

Komence de oktobro okazis en Albanio lokaj balotoj. Post naciaj balotoj en 1997, kiam socialistoj reakiris la ŝtatpotencon sed intertempe ne plenumis siajn promesojn al la popolo, demokratoj esperis sukceson. Sed tio ne okazis ĉar, laŭ demokratoj kaj aliaj opoziciaj partioj, la regantaj socialistoj realigis tre ruzan manipulan planon.

Kutime oni manipulas balotilojn sed ĉi-foje la registaro alimaniere agis. Unue ĝi fondis t.n. Centran Balot-Komisionon konsistantan el socialistoj aŭ ties simpatiantoj, eĉ familianoj. Due oni kompilis du listojn: A-liston, surbaze de kiu oni havigis al civitanoj identigajn kartojn; poste la listo estis reduktita je 35-40 % por ekskludi simpatiantojn de demokratoj kaj opozicio; kaj B-liston, publikigitan lastminute pro opoziciaj protestoj kaj montrantan ĉiujn voĉrajtigitajn civitanojn, eĉ mortintojn aŭ tiujn, kiuj fuĝis eksterlanden dum diktaturo komunista.

Urbestroj

Evidentiĝis tamen, ke por multaj B-listanoj estis ŝanĝita la balotejo. Loĝanto de kvartalo A en urbo M trovis ekzemple sian balotejon en kvartalo B de urbo N, kio malebligis partopreni la balotojn. En unu balotejo el tuta B-listo konsistanta el 350 nomoj voĉdonis nur sep personoj. Tiamaniere restis ekster la balotado ĉ. 660 000 homoj el malpli ol tri milionoj da voĉdonrajtigitoj. En la ĉefurbo el 338 000 voĉdonrajtigitoj ne povis baloti ĉ. 74_000. Pro tio en urboj, kie oni atendis opozician venkon, kaptis socialistoj la postenojn de urbestroj.

En pli ol duono de la elektaj distriktoj neniu kandidato gajnis pli ol 50 % de la voĉoj kaj la tutan procedon oni devis ripeti post du semajnoj. La opoziciaj partioj sentis sin perfiditaj kaj rifuzis partopreni la duan rondon. Bedaŭrinde internaciaj observantoj, ekzemple de la Eŭropa Unio, reagis nek forte nek adekvate. Ili deklaris, ke "okazis malglataĵoj sed ne tiomgrade por influi la rezultojn". Tia nerespondeca sinteno ege seniluziigis la opozicion, kiu alvokis surstratajn protestojn kontraŭ la manipulado, por ke ĝi ne ripetiĝu dum la naciaj, parlamentaj balotoj en junio 2001.

Bardhyl SELIMI


Valida XHTML 1.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 27 novembro 2000