Monato

Ĉu akvo fluas supren ie ajn en la mondo?

Tiun demandon la sciencpopulariga periodaĵo National Geographic respondis jene en sia numero de septembro 2000:

"Akvo fluas kiel gravito diktas: alvalen (malsupren). Tamen geologiaj formacioj fojfoje kreas la iluzion ke ĝi fluas supren, kiel ekzemple en Rio Grande kie ĝi tranĉas la malsupren kliniĝantan tavolaron en la kanjono Sankta Helena."

Ni povas aldoni, ke akvosurfaco fakte povas leviĝi en relative mallongaj kanaloj, se ties kversekco laŭgrade pligrandiĝas kaj do la rapido malpliiĝas. La energioenhavo de la akvo ja estas sumo de la potenciala energio, kiun reprezentas la akvonivelo, kaj la kineta energio, kiu estas proporcia kun la kvadrato de la rapido. Se ni supozas ke la tuta energioenhavo restas senŝanĝa, tio sekvigas ke pro malpliiĝo de la kineta energio la potenciala energio devas kreski por ke la sumo de la du restu senŝanĝa. Tio signifas ke la akvonivelo devas leviĝi. En la realo estas malkresko de la energioenhavo pro la froto de la akvo kun la fluejo, sed tio povas esti pli malgranda ol la malpliiĝo de la kineta energio, do la potenciala energio tamen devas kreski iom, do la akvonivelo leviĝas.

La inundo-defluiga sistemo de valbaraĵo ofte estas kruta kanalo, sur la dorso de la baraĵo, simila al skisalto-remparo. Okaze de inundo la superflua akvo malsuprenkuras laŭ tiu kanalo, kiu ĉe sia fino havas leviĝantan sekcion, ke la akvo ĵetiĝu malproksimen de la baraĵo. En ĉi tiu mallonga kanalsekcio la akvonivelo leviĝas eĉ pli ol la kanalfundo, ĉar la rapido malkreskas kaj la akvofasko dikiĝas.

Se en preskaŭ horizontala kanalo la akvo alvenas kun tiel granda rapido, ke ĝi superas la rapidon de la propagiĝo de la ondoj (superkrita fluo), laŭgrade la akvonivelo leviĝadas pro la frota energioperdo, sed en certa kversekco ­ kiel tio kalkuleblas per la ekvacioj de kontinueco kaj de impulso-movokvanto ­ kreiĝas tiel nomata hidraŭlika salto, kiu signifas relative abruptan (laŭlonge de kanalsekcio ĉ. sesoble pli longa ol la profundo de la akvo) leviĝon de la akvosurfaco, post kiu la akvo fluas plu per rapido pli malgranda ol tiu de la ondpropagiĝo.

OH


Valida XHTML 1.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 27 novembro 2000