MONATO

KONGO

La mineja konflikto

Naciigo kaj denove privatigo

En 1966 la tiama prezidento Mobutu deklaris: "Ni ne povas akcepti ke privatuloj, precipe fremdaj, konservas 80 % de la ekonomia potenco en la lando." La nuna Gécamines [ĵekamín], aktiva en Katango-provinco, estas rezulto de la naciigo de eksterlandaj entreprenoj okazinta en 1967. Dum iu periodo Gécamines kontribuis je 60 % al la konga buĝeto, kaj du trionoj de la elfositaj kupro kaj kobalto estis aĉetitaj kaj prilaboritaj de belgaj entreprenoj. Pro konfliktoj inter Kongo kaj Belgio la ekspluatado stagnis kaj en 1994 la restantaj profitdonaj partoj estis denove privatigitaj. Kvankam Kabila, dum la milito per kiu li akiris la povon, interkonsentis kun Usono, ke usonanoj mastrumos Gécamines, ĝi nun estas regata de konganoj kaj zimbabvanoj. Ĝia situacio ankoraŭ estas malbona kaj ankaŭ belgaj entreprenoj ne sukcesas fari kontraktojn kun la konga registaro.

Diamantoj financas militon

MIBA (Minejo de Bakuanga) ekspluatas diamantojn oriente de Kasai-provinco. Plejparto de tiuj - same kiel la diamantoj trovitaj de privatuloj - estis kontrabande eksportitaj al kaj komercitaj en Sud-Afriko kaj Belgio kaj nenion alportis al la konga ŝtata buĝeto. En 1999 la registaro de prezidento Kabila decidis mem ekspluati la MIBA-diamantojn kaj malpermesis aĉeti diamantojn rekte de la minejoj. La ŝtato kreis monopolan aĉetoficejon en la ĉefurbo Kinŝaso. Laŭ Kabila, tiu decido ebligos al la lando aĉeti armilojn. Tio malsukcesis, kaj en la lando daŭre mankas valuto.

Ruandaj kaj ugandaj militistoj, kiuj batalas kontraŭ la registaro de Kabila, okupas la orientan parton de la lando kaj laŭplaĉe ekspluatas la oron kaj la diamanto-minejojn de la regiono. Dufoje ili batalis ĉirkaŭ Kisangani, la ĉefurbo de la orienta provinco, por akiri la kontrolon de la diamanto-komerco.

UN-rezolucio 1173 de la 1a de julio 1998 klopodis krei embargon sur la minejajn produktojn de ribelaj armeoj. Sekve al tio, la konga registaro decidis doni la eksport-monopolon de diamantoj al israela entrepreno. Tiu decido malkontentigis la privatajn negocistojn kaj denove ne alportis valuton.

Negocisto kiu aĉetis diamanton de 250 karatoj, kostantan preskaŭ 30 milionojn da usonaj dolaroj, estis arestita. Laŭ la konga polico, tiu diamanto devenas de la MIBA-koncesio. La negocisto estis liberigita post multaj semajnoj, sen sia diamanto.

Zandandu Ntomono ZOLA

Historia fono

La Sendependa Ŝtato de Kongo origine (fine de la 19a jarcento) estis privata posedaĵo de la belga reĝo Leopoldo 2a, kiu jam ekde sia junaĝo estis konvinkita ke Belgio nepre bezonas kolonion. En la komenco de la 20a jarcento la reĝo donacis (aŭ altrudis, dependas de la vidpunkto) sian posedaĵon al la belga ŝtato. Tiel Kongo iĝis belga kolonio ĝis la sendependiĝo en 1960.

La nunaj minejaj entreprenoj en Kongo estas postsekvantoj de kompanioj kiuj dum la kolonia periodo akiris koncesiojn por ekspluati iun regionon. Tiuj kompanioj estis, ankaŭ post la sendependiĝo, plejofte mastrumataj ekde la belga ĉefurbo Bruselo.

RR


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019