MONATO

PRAHISTORIO

Paŝtisto de la pasinteco

La korpo de prahistoria homo, trovita antaŭ dek jaroj en glaciejo en la Alpoj, estos malfrostigita dum difinita tempo, por ke sciencistoj esploru ĝin. La decido sekvas "frostan" periodon, kiam Aŭstrio kaj Italio debatis, al kiu lando apartenas la restaĵoj.

La korpon, kies aĝo estas pritaksata je 5300 jaroj, oni trovis pli ol 3000 m super la marnivelo. Sur ĝi estis gamaŝoj el kapra felo kaj herba aldonaĵo; apude kuŝis kupra hakilo kaj sagujo. Komence oni supozis, ke estas trovita grimpinto, kiu mortis verŝajne pro lavango. Tamen analizo montris, ke la restaĵoj estas la plej malnova kaj la plej bone konserviĝinta mumio ĝis nun trovita.

Alpa ŝtormo

Malfrostiginte la korpon, spertuloj komencos analizi ĝin. Ili volas klarigi, kiel la viro - ĉ. 45-jaraĝa, 165 cm alta kaj pezanta ĉ. 45 kg - mortis. Oni konjektas, ke alpa ŝtormo surprizis lin, kaj li frostiĝis. La prahistorian paŝtiston oni nomis Oetzi [eci], laŭ la nomo de la valo, kie turistoj malkovris lin.

Ĉar la korpo estis trovita sur itala teritorio, kvankam nur kelkajn metrojn de la aŭstria landlimo, oni finfine decidis, ke Oetzi restu en Italio. Tie la korpo estas konservata en fridujo kun fenestroj je konstanta temperaturo -60 Celsiaj gradoj. En 1998 la korpo estis ekspoziciata en la arkeologia muzeo de la itala urbo Bolzano [bolcano] en Sud-Tirolo.

Evgeni GEORGIEV


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019