MONATO

HUNGARIO

Korusa konkurso

Omaĝe al muzikisto Béla Bartók okazis internacia konkurso de korusoj en hungara urbo Debrecen. Alvenis el 13 landoj ĉ. 1500 korusanoj. La programo konsistis nur el nuntempaj muzikeroj, precipe melodioj de Bartók kaj Kodály [kodaj]. Oni devis kanti plejparte hungare, kio ne baris eksterlandanojn: japana virina koruso parkere kantis hungarajn melodiojn. Gejunula koruso Magnificat el Budapeŝto ricevis la ĉefpremion. Membroj studas proksime al la operejo kaj vespere rolas aŭ kantas en operaj prezentadoj: por perfektiĝi ili fondis apartan koruson. El iliaj vicoj venos operkantistoj de la estonto.

JUHÁSZ Károly


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019