MONATO

HUNGARIO

Buda buduaro apud-budapeŝta

Malfacile troveblas ĉiesulinoj en Hungario. Laŭ nova leĝo surstrate kontakti prostituitinon fariĝis krimo. Tamen la virinoj rajtas daŭre labori en t.n. tolero-zono. Lastatempe ekfunkciis zono tia en vilaĝo apud Budapeŝto, kie ĉiujare okazas aŭtokonkurso de la serio "Formulo 1".

La vilaĝestro permesis konstruadon de ĉiesulinaj budoj, kiujn la polico deklaris laŭjuraj. Kontentaj estis organizantoj de la aŭtokonkurso, ĉar la virinoj ne publike videblis kaj ne ĝenis la spektantaron. Aparte kontentaj estis viroj, kiuj vizitis la vilaĝon pro la aŭtokonkurso. Ili povis samloke profiti de du eventoj. Nur juristoj plendis pro eventuala malobservo de la Kontrakto de Novjorko, subskribita en 1955, kiu malpermesas starigon de bordeloj.

JUHÁSZ Károly/pg


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019