MONATO

HUNGARA

Lingvo agonianta

Nuntempe aŭtoroj ofte aludas la hungaran lingvon, kie temas pri supersignitaj literoj. Tial mi skizas la nunan staton.

Dekomence la hungaroj uzis runan skribon kaj post la ŝtatiĝo la latinajn literojn. Sed iom da literoj mankis en la aboco. Tial oni uzis la ipsilonon, kiel modifan helpliteron, kaj digramojn (sz, cs). La vokaloj laŭbezone ricevis diversajn supersignojn. Post invento de la presado la lingvo ricevis la unuan difekton. La hungaraj presejoj ja havis ĉiujn supersignojn, sed la eksterlandaj ne. La morsa kodo uzis simbolojn diftongajn, sed oni malfacile deĉifras formojn kiel aa, ooe ktp.

La skribmaŝino estis vera plago. Ĝenerale oni aplikis nur la oftajn supersignitajn vokalojn (a, e). Sen tio la teksto estus nelegebla. La komputila erao kaŭzis veran danĝeron. Ekzistas komputiloj kun hungara klavaro, sed la uzado ne estas ofta. Eĉ en la plej elstara ĵurnalo oni ofte trovas vortojn erare dividitajn. La nova generacio nur koncentriĝas sur la komputilon, preterlasante la ortografion kaj la supersignojn. Sed ĝuste tio donus al la lingvo belsonon, ritmon, melodion. La senĉapelita teksto minacas la hungaran lingvon.

Karlo JUHÁSZ

Reago al tiu artikolo aperis en posta numero de MONATO

Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019