MONATO

Turismo

BALTIO

Pozitiva evoluo

Fakuloj de Monda Organizaĵo pri Turismo (MOT) laŭdis Latvion kaj Estonion pro progreso, atingita en turismo. Dum 1999 Estonion vizitis 10,3 % pli da eksterlandaj turistoj ol en 1998, kaj en Latvio la kvanto de gastoj pliiĝis je 5,8 % kompare kun la antaŭa jaro.

Kvankam en tiuj baltaj landoj forestas sunaj strandoj kaj fortaj turismaj tradicioj, tamen iliaj rezultoj en tiu ekonomia branĉo estas pli bonaj ol tiuj en Litovio. Tien dum la pasinta jaro restadis nur 2,4 % pli da eksterlandanoj ol en 1998. Laŭ informoj de MOT pasintjare Litovion vizitis 1,45 milionoj da alilandaj turistoj, kiuj elspezis 467 milionojn da usonaj dolaroj dum sia restado. Malgraŭ ke multaj aliaj landoj en la mondo danke al turismo konsiderinde kontribuas al sia ŝtatbuĝeto kaj kreas multajn novajn laborlokojn, en Litovio tio ŝajne ne okazas. En ĝi nur privataj kompanioj zorgas pri konstruo de novaj hoteloj kaj aliaj turismaj objektoj, samkiel pri turisma reklamado eksterlande.

LAST


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: oktobro 2001