MONATO

Funebro sen dio

Profunde ĉagrenis min la letero de Henry Palmer (MONATO, 1999/11, p. 4), sub la titolo “Funebro sen dio”. Neniu tolerema homo permesus al si publike insulti la anojn de alia religio, sed ial la homoj sentas sin absolute liberaj kritiki ateistojn. Mi mem kaj miaj familianoj estas ateistoj. Kiam mia patro mortis, ni tre ame kaj zorge aranĝis la funebran ceremonion, kun paroladoj pri li, mallongaj eltiraĵoj el liaj plej amataj muzikaĵoj ktp. Kvankam ni ĉiuj opiniis, ke li ne plu ekzistas kaj ne scias pri tio, kion ni faras por li, ni tamen deziris doni al li la funebran ceremonion, kiun li estus volinta ricevi.

Poste unu el miaj ortodoksaj judaj parencoj diris, ke ĝi estis la plej bela funebra ceremonio, kiun ŝi iam ajn ĉeestis. Certe, ŝi ne sentis, ke la okazaĵo estis “malplena kaj iamaniere senemocia”, kiel Palmer skribas. Kompreneble, estas tre dolorige pensi, ke homo, kiun oni amis, ne plu ekzistas. Estus multe pli agrable imagi, ke li aŭ ŝi transiris al iu alia mondo. Sed, tutsimple, mi ne kredas tion. La fakto, ke estas pli plaĉe kredi difinitan aferon, ne en si mem igas ĝin vera.

Anna LÖWENSTEIN, Italio


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019