MONATO

JAPANIO

Ankoraŭ ne kor(e)an dankon

Loĝas ĉ. 1,8 milionoj da eksterlandanoj en Japanio kun loĝantaro de 125 milionoj. El tiuj eksterlandanoj ĉ. 700 000 loĝas konstante en Japanio. Pridiskutate estas ekde la 80aj jaroj, ĉu permesi al ili voĉdoni. Plejparte temas pri koreoj, kies prezidanto Kim Dae Jung, vizitante Japanion en 1998, postulis por japanaj koreoj voĉdonrajton.

En Japanio estas ses politikaj partioj, el kiuj tri (Liberala Demokratia Partio, Nova Komeito kaj Liberala Partio) koalicie regas, dum la aliaj (Demokratia Partio, Japana Komunista Partio kaj Demokratia Socialista Partio) opozicias en Nacia Parlamento (Kokkai). La registaraj partioj emas agnoski eksterlandanan voĉdonrajton, sed nur je regiona, ne ŝtata nivelo. La opoziciaj partioj pli pozitive asertas, ke tiu rajto estu donata al konstantaj eksterlandaj loĝantoj.

Negativaj voĉoj

Inter parlamentanoj de registaraj partioj, tamen, aŭdiĝas negativaj voĉoj: ne facilas ordigi la opiniojn de la koalicia kabineto. Dum kelkaj parlamentanoj argumentas, ke eksterlandanoj meritas voĉdonrajton pro impostopago, aliaj insistas, ke impostopago kaj voĉdonrajto esence diferencas. Per impostoj oni pagas simple diversajn administrajn servojn, ekz. kolektadon de ruboj, ne voĉdonrajton. Plue, se dependus de impostopago tiu rajto, eĉ japanoj, kiuj nenion pagas, ne rajtus voĉdoni.

Plejparte la 600 000 koreoj en Japanio naskiĝis kaj edukiĝis en Japanio kaj parolas nur la japanan: temas pri korea loĝantaro de dua aŭ tria generacioj. La registaro volas, ke ili fariĝu japanaj civitanoj. Kelkaj ne volas, sed ĉiujare ĉ. 10 miloj akiras japanan ŝtatanecon pere de geedziĝo.

IGARASI Takeo


Indekso
Aboni al MONATO
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 29 majo 2001
Valida XHTML 1.0!