MONATO

MONDA ORGANIZAĴO PRI KOMERCO

Jarmila konferenco ĥaose malsukcesis

La tria jara konferenco de Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK, angle WTO) okazis en Seattle, Usono, de la 30a de novembro ĝis la 3a de decembro 1999. Ĝi estis pompe anoncita kiel gravega kunveno dum kiu la membroj ellaboros laborplanon por ekde la komenco de la nova jarmilo rapide pritrakti kaj solvi aron da tutmondaj ekonomiaj problemoj.

Depende de la vidpunkto, la konferenco ricevis diversajn nomojn. Por Eŭropa Unio (EU) estis Jarmilo-Rondo, por usonanoj Seattle-Rondo aŭ Clinton-Rondo. La ĉefrolantoj per amasa informado klopodis konigi siajn starpunktojn. La EU eĉ rete distribuas informilon (ĉefe en angla lingvo, konsulteblan kaj mendeblan je europa.eu.int/comm/trade/newround.htm).

De ĜKDK al MOK

La skemo de la nunaj internaciaj komercaj strukturoj estis desegnita tuj post la dua mondmilito. Por rapide ripari la militdamaĝojn oni stimulis tutmonde liberan komercon, akceptante Ĝeneralan Konvencion pri Dogano kaj Komerco (ĜKDK, angle GATT). Tiun konvencion en 1948 subskribis 23 landoj en Havano, Kubo.

En la postaj jardekoj okazis pluraj konferencoj – fakte aroj da konferencoj – nomitaj rondoj. Plej konata kaj plej longdaŭra estis la Urugvaja Rondo, komencita en Punta del Este en 1986 kaj finita en Marakeŝ, Maroko, en aprilo 1994. Tiam estis 123 membroj. Kiel ankoraŭ nun, la ĉefrolantoj estis Usono kaj EU kaj la ĉeftemo estis agrikulturo.

Pro la pligrandiĝanta membraro kaj taskaro, la simplaj strukturoj ne plu sufiĉis kaj en 1995 ĜKDK estis transformita en Mondan Organizaĵon pri Komerco, kun sidejo en Ĝenevo, Svislando. Ene de MOK interalie funkcias juĝejo kiu verdiktas pri konfliktoj inter membroj.

En Seattle estis 134 membroj kaj 31 observantoj, t.e. kandidataj membroj. Plej grava observanto estis Ĉinio, kiu esperis esti akceptata kiel membro dum la rondo.

Ampleksa preparado nesufiĉa

Du entreprenegoj el la regiono, Boeing kaj Microsoft, kovris plejparton de la kostoj de la Seattle-rondo. Ne nur estis la oficiala MOK-konferenco. Dum la antaŭa semajno ankaŭ kunvenis kaj konigis siajn starpunktojn centoj da neregistaraj organizoj usonaj kaj eksterlandaj.

Post pluraj pacaj manifestacioj, je la inaŭgura tago de la MOK-kunveno la situacio iel subite eksplodis kaj la konferencurbo iĝis batalkampo. Jam antaŭ la komenco estis plendoj de partoprenantoj kaj ĵurnalistoj pri kripla organizado; daŭrigo de la konferenco en kvazaŭ sieĝata urbo ne favoris bonan progreson de la diskutoj.

Tro ambicia programo

Pascal Lamy, la nova EU-komisionano pri komerco, skribis en enkonduka broŝuro: “Multfaceta rondo, donanta honestan bilancon de profitoj al ĉiuj MOK-membroj, devos harmoniigi la postulojn de ekonomia kresko, pli bona integriĝo de evolulandoj, protekto de la naturmedio kaj socia disvolviĝo. Ĝi plifortigu komercan sistemon bazitan sur reguloj. Realigo de unu ero, koste de aliaj, neeviteble liveros malekvilibron.”

Ne eblis pritrakti tian programon ene de kelkaj tagoj. Diskutis ĉefe Usono kaj EU pri la ĉiamaj agrikulturaj problemoj. EU rifuzas liberan importon de usona viando (de bestoj kiuj ricevis hormonojn por stimuli la kreskadon) kaj usonaj grenoj (kies genoj estis modifitaj por pligrandigi reziston kontraŭ malsanoj kaj fiinsektoj), ĉar ĝi ne fidas je la usonaj asertoj ke tiaj artefaritaĵoj tute ne endanĝerigas la sanon. Usono plendas ĉar EU daŭre subvencias sian agrikulturon. Neregistaraj organizoj plendas kontraŭ Usono kaj EU, ĉar ambaŭ emas forŝuti siajn troaĵojn en evolulandoj, tiel ruinigante la tiean etskalan agrikulturon.

La evolulandoj apenaŭ povis partopreni en la diskutoj. La ekskomunismaj landoj eĉ tute ne estas menciitaj en la gazetaraj raportoj. Multaj gravaj temoj kiel minimumaj sociaj rajtoj, infanlaboro kaj ekologio apenaŭ aŭ tute ne estis pritraktitaj.

La konferenco finiĝis en ĥaoso, sen iuj rezultoj. Ŝajne grandegaj konferencoj ne taŭgas por ataki la problemojn de la tria jarmilo.

Roland ROTSAERT


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019