MONATO

De analiza al radikala stilo

Sufiĉas unu ekzemplero de la rubriko “El mia vidpunkto” sub Ledon (MONATO, 1999/10, p. 5) por rimarki ke ĝi tute ŝanĝis siajn stilon kaj enhavon. Ĝi montras stilon malpli analizan pri komplikaj politikaj fenomenoj, sed pli radikalan vidpunkton, malpli kompreneman, kaj pro tio pli netolereman. Videblas, ke la rubriko perdis iom de sia teoria valoro.

Ŝajnas ke Ledon kontentiĝas per emocia taksado de politikistoj. Ankaŭ rimarkindas lia ĉagreno pri la ne-ebleco juĝi Fidel kompare kun Pinochet. Sed oni suspektas funde ke la artikolo temas malpli pri homaj rajtoj, sed pli pri paranoja kontraŭfidela halucino. Li montras nekomprenon pri la fakto, ke Fidel estas aŭskultata ĝis nun, eĉ kun multe da atento, en internaciaj forumoj.

Aliflanke, li konsideras netaŭga la hispanan justicon por juĝi Pinochet pro la historio de Hispanio. Li ignoras la fakton ke la plejmulto de la hodiaŭaj demokratiaj landoj havis siajn nigrajn paĝojn rilate al barbareco aŭ kruelaĵoj. Kiu lando estas libera de historiaj kruelaĵoj?

Ĉu Ledon intencas, ke ni ne progresu ĝis internacia justico? Mirindas, ke li subkonscie suferas de antaŭjuĝoj pri hispanoj kaj latin-amerikanoj (solaj diktatoroj pri kiuj temas ĉe li), kaj nun ne deziras lasi la kazon Pinochet en manoj de hispanparolantoj. Kaj en tiu ĉi malestimo li tute koincidas kun Ronald Reagan kaj Margaret Thatcher.

Johano NEGRETE, Venezuelo


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019