Jam ĉirkaŭ la jaro 1990 oni anoncis, ke baldaŭ haveblos maŝinoj por individua interpretado inter du lingvoj. La germana registaro anoncis aparaton nomotan Verbmobil, kaj la japana registaro deklaris, ke ene de 10 jaroj ekzistos aŭtomata interpretado de telefonaj konversacioj.
En la ĵusa komputil-foiro Systems en Munkeno (Germanio) germana firmao prezentis interpretan programon inter la lingvoj angla kaj germana. Ĝi ruliĝas sur persona komputilo kaj nomiĝas Talk & Translate (paroli kaj traduki). La programo atingas rapidecon de 150 vortoj en sekundo, kio estas tute akceptebla por normala konversacio, precipe se la uzado de kapaŭskultiloj evitas, ke la parolanto devu paŭzi post ĉiu frazo.
Almenaŭ provizore estas tamen rekomendinde, bone observi la reagojn de la kunkonversacianto por ĝustatempe rimarki frapajn miskomprenojn. La kaŭzoj por tiaj eraroj estas precipe du: la programo tradukas frazon post frazo sen memori la kuntekston de antaŭaj frazoj, kaj ĝi klare apartigas la fazojn de parol-rekono (transformo de parolo al skribo) kaj tekst-tradukado. El la vidpunkto de programisto tia apartigo estas tre dezirinda, ĉar ĝi ebligis la uzon de jam preta parol-rekona modulo; sed ĝi signifas, ke ne eblas korekti eraron en la parol-rekono dum la posta analizo de la teksto. Tia eraro laŭdire okazis dum la prezentado, kiam la programo misaŭdis think (angle: pensi) anstataŭ thank (angle: danki) kaj tial ne povis analizi la sencon de la frazo.
Tiuj du problemoj estas principe korekteblaj en pli ampleksaj (tial pli kostaj kaj malpli rapidaj) programoj. Tria problemo estas, ke komputilo havas malmultan scion pri la mondo kaj tial ne povas vere kompreni la sencon de teksto. Kvankam la scienco pri artefarita intelekto (AI) jam evoluigis programojn kun (limigita) kompren-kapablo, tiaj teknikoj preskaŭ ne eniris tradukprogramojn. Ne estas klare, ĉu altkvalita tradukado eblas sen kompreno, kaj kiam ni posedos altkvalitajn interpretajn programojn.
Indeksoj |
Aboni |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019 |