MONATO

KORUPTADO

Ŝmirmono ne plu akcepteblas en internacia komerco

Antaŭ kelkaj jardekoj estis tute normale ke unuamondaj entreprenistoj kiuj volis realigi iun grandan projekton en triamonda lando, pagis, tra svisaj aŭ alilandaj bankkontoj, 10, 20, eĉ 40 % de la laŭkontrakta prezo al decidpovaj personoj el tiu lando.

Estas kutima komerca proceduro ke oni pagas iun procentaĵon kiel makleraĵon al specialistoj aŭ al personoj bone konantaj la lokan situacion kiuj helpas dum la negocado. La demandoj estas kie estas la limo inter normala makleraĵo kaj ŝmirmono kaj kiom intimaj povas esti la rilatoj inter la helpantaj kaj la personoj kiuj finfine decidas pri realigo de projekto kaj elekto de entreprenisto.

En la hejmlando de la entreprenistoj tio ĝis antaŭ nelonge ne gravis. La sumo de la makleraĵo – realisma aŭ troa – estis tute oficiale enskribita en la dosieroj por financado kaj kreditasekuro. La impostinstancoj senprobleme akceptis tiajn sumojn kiel kostojn. La mono ja iris eksterlanden kaj impostojn oni nur postulas de enlandanoj. Cetere, se estas favore al la nacia ekonomio kaj se la fakturo finfine estas pagita el iu internacia fonduso, oni ne tro severe kontrolu.

De tempo al tempo estis suspektoj ke parto de la ŝmirmono revenis al la estroj de la kontraktantaj kompanioj (angla esprimo por tio estas kick-back), sed oni apenaŭ povis pruvi tion.

OEKE intervenas

Ne en ĉiuj landoj tia konduto akcepteblas. Precipe usonaj entreprenoj plendis ke ili ne kapablas konkurenci kun alilandaj kolegoj kiuj senbride aplikas koruptadon por akiri kontraktojn.

La organizaĵo por Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE) ellaboris konvencion, per kiu ĝiaj membroj devigas sin ne nur puni funkciulojn kaj firmaojn pro koruptado en la lando, sed ankaŭ pro kunlaboro aŭ instigo al koruptado eksterlanda. Ŝmirmono pagita eksterlanden ankaŭ ne plu estu konsiderata kiel kosto en la impostdeklaro.

La konvencio estis subskribita en Parizo je 17 decembro 1997 kaj ekvalidis je 15 januaro 1999. La subskribintaj landoj intertempe ŝanĝis sian leĝaron kaj ankaŭ la entreprenoj devas adapti sin al la nova situacio.

Transparency International

Germano Peter Eigen [ajgen], iama direktoro por Orienta Afriko ĉe la Monda Banko, spertis kiomgrade la koruptado neniigis la disvolviĝon de la triamondaj landoj. Tial li en 1993 fondis neregistaran asocion Transparency International (TI, Travidebleco Internacia), kun sidejo en Berlino.

Al TI intertempe aliĝis multaj grandaj entreprenoj. Koruptado certe ne malaperis, sed la OEKE-konvencio kaj la fakto ke gravaj entreprenoj – almenaŭ teorie – rifuzas pagi ŝmirmonon, instigis al nova pensmaniero en la industrio.

Indeksoj de koruptantoj kaj koruptitoj

TI estas precipe konata pro la du landolistoj kiujn ĝi ĉiujare aperigas, lastfoje en oktobro 1999. Unua, farita en kunlaboro kun Gallup International, listigas 19 gravajn eksportantajn landojn kun cifero kiu montras ilian emon uzi koruptadon por akiri kontrakton. Poentoj estas inter 10 (perfekta, oni eĉ ne pensas pri koruptado) kaj 0. Alia listo, kompilita de la universitato de Göttingen (www.gwdg.de), montras por 99 landoj la emon postuli ŝmirmonon. Kiel en la pasinta jaro, Danio akiris 10 poentojn: komercado tie funkcias tute honeste.

Ne ĉiuj landoj estas en la listo. Oni listigis nur tiujn por kiuj sufiĉe da diversfontaj informoj estis je dispono. La kompletaj listoj kaj la metodologio uzita konsulteblas en la retpaĝoj de TI: www.transparency.de.

Ne akuzi, sed helpi

TI ne akuzas individuajn personojn, firmaojn aŭ landojn, ĉar koruptado estas internacia fenomeno. Aperigante ĝeneralajn raportojn ĝi pligrandigas la konscion ke oni ne plu toleru fiajn procedurojn. Tra siaj filioj, TI havigas al reformemuloj praktikajn konsilojn.

EBRE kaj la ekskomunismaj landoj

La problemon konas ankaŭ la Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo (EBRE, www.ebrd.com), banko kreita por helpi la ekskomunismajn landojn en la transiro de planekonomio al libera merkato. EBRE aperigis komence de novembro 1999 raporton kiu skizas la evoluon dum la pasinta jardeko.

El enketo ĉe 3 000 entreprenoj evidentiĝis ke en Kartvelio 8,1 % de la entreprenaj enspezoj estas destinitaj al ŝmirmono. Sekvas Armenio (8,1 %), Ukrainio (6,5 %) kaj Rusio (4,1 %). Novaj entreprenoj el la regiono pagas meze 5,4 %, grandaj ekzistantaj entreprenoj 2,8 %. El tio rezultas ke eksterlandaj entreprenoj rifuzas plu investi en iuj landoj.

Roland ROTSAERT

Koruptantoj

1   Svedio      8,3
2   Aŭstralio   8,1
2   Kanado      8,1
4   Aŭstrio     7,8
5   Svislando   7,7
6   Nederlando  7,4
7   Britio      7,2
8   Belgio      6,8
9   Germanio    6,2
9   Usono       6,2
11  Singapuro   5,7
12  Hispanio    5,3
13  Francio     5,2
14  Japanio     5,1
15  Malajzio    3,9
16  Italio      3,7
17  Tajvano     3,5
18  Koreio      3,4
19  Ĉinio (+HK) 3,1

Koruptitoj

(en la kompleta listo estas 99 landoj;
sekvas nur la plej honestaj kaj la plej
malhonestaj el la listo)

1   Danio      10,0
2   Finnlando   9,8
3   Nov-Zelando 9,4
3   Svedio      9,4
5   Islando     9,2
5   Kanado      9,2
7   Singapuro   9,1
8   Nederlando  9,0
9   Norvegio    8,9
9   Svislando   8,9
11  Luksemburgo 8,8
12  Aŭstralio   8,7
13  Britio      8,6
14  Germanio    8,0
15  Honkongo    7,7
15  Irlando     7,7
...
84  Albanio     2,3
84  Kartvelio   2,3
84  Kazaĥio     2,3
87  Kirgizio    2,2
87  Pakistano   2,2
87  Ugando      2,2
90  Jugoslavio  2,0
90  Kenjo       2,0
90  Paragvajo   2,0
93  Tanzanio    1,9
94  Honduro     1,8
94  Uzbekio     1,8
96  Azerbajĝano 1,7
96  Indonezio   1,7
98  Niĝerio     1,6
99  Kameruno    1,5


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019