MONATO

BALKANIO

Esperiga komenco

La milita konflikto en Kosovo postlasis videblajn spurojn en la ekonomio de Balkanio. Reage al la malbona politika kaj ekonomia situacio en tiu regiono, la internacia komunumo lanĉis Stabilecpakton por Sudorienta Eŭropo.

Malgraŭ la relative mallonga daŭro de la Kosovo-konflikto tamen restis ekonomiaj sekvoj, kiel prognozite limigitaj je la rekte enmiksiĝinta Jugoslavio kaj ties najbaraj ŝtatoj, kiuj havas intimajn komercrilatojn al Jugoslavio aŭ kies ekonomio pro reformaj preterlasoj ne havas sanan bazon. Al tiu mallarĝa rondo de landoj apartenas la iamaj jugoslavaj respublikoj Bosnio-Hercegovino, Makedonio, Kroatio kaj la najbaraj ŝtatoj Albanio, Bulgario kaj Rumanio.

Jugoslavio devis porti la plej pezajn ekonomiajn konsekvencojn de la Kosovo-milito, ĉar enkadre de la aerbombado de NATO estis detruitaj gravaj substrukturaj objektoj kaj produktejoj. La akvo- kaj energiprovizado en la lando estas parte ankoraŭ interrompita. Grandaj objektoj de la transporta kaj komunikada infrastrukturo estas ruinigitaj. Al tio apartenas ankaŭ damaĝoj de la naturmedio sekve de la detruo de rafinejoj kaj pro la minbaritaj terenoj, kiuj probable dum multaj jaroj ne povos esti uzataj por agrikulturo. Surbaze de la faktaj elspezoj por la rekonstruo, faritaj en Bosnio-Hercegovino post la packontrakto en Dayton, oni nun indikas kiel kostojn por la forigo fare de Eŭropa Unio (EU) de senperaj damaĝoj en Kosovo la sumon de 2-3 miliardoj da usonaj dolaroj (USD) por la venontaj tri jaroj. Por la tuta teritorio de Jugoslavio, inkluzive de Kosovo kaj Montenegro, la damaĝoj sumiĝas je 10 miliardoj da USD.

La detruo de parto de la produktejoj kaj de la substrukturo longan tempon tre negative influos la ekonomian evoluon en Jugoslavio. Pri tiuj longtempaj sekvoj oni povas nur diveni pro la malstabila politika situacio en tiu lando. Pli konkretaj informoj ekzistas pri la konsekvencoj por la kuranta ekonomia jaro. Pesimismaj pritaksoj eliras el la malpliiĝo de la reala ekonomia rezulto por 1999 je ĝis 50 %. La nominala malneta enlanda produkto (MEP), kiu por 1998 sumiĝis je proksimume 15,7 miliardoj da USD (je persono ĉirkaŭ 1500 USD jare), por 1999 estos nur ĉirkaŭ 7 miliardoj. Tiel ĝi atingos nur trionon de la nivelo de 1989.

Jugoslavio kun MEP je persono de 700 USD estos la plej malriĉa lando de Eŭropo en 1999. Laŭ pritaksoj de unuiĝo de sendependaj ekonomikistoj de Jugoslavio, la tiel nomata grupo G-17, la industria produktado por 1999 malgrandiĝos je 45 %. Tiu grupo difinis la militdamaĝojn en Jugoslavio je 30 miliardoj da USD. Tiu sumo estas multe malpli ol la prijuĝoj de oficiala Jugoslavio, laŭ kiuj la damaĝoj sumiĝas je 100 miliardoj.

Sudorienta Eŭropo plu malprogresas

Laŭ donitaĵoj de la Internacia Mona Fonduso (IMF) la Kosovo-konflikto kaŭzis al tiu regiono ekonomian malpliiĝon de 2 % por 1999.

En Albanio, kiu estas laŭ sia MEP de 700 USD je persono la plej malriĉa eŭropa lando en 1998, verŝajne la Kosovo-krizo havis ja pozitivan influon sur la ekonomian pliiĝon. Komence de 1999 oni prognozis realan pliiĝon je 8 %. Intertempe la Monda Banko opinias, ke tiu lando havos por 1999 pliiĝon de MEP de pli ol 10 %. Tio povus esti klarigita per la disponigo de internaciaj monrimedoj por la provizado al ĝis 500 000 fuĝintoj, kiuj dum la konflikto restadis en la lando kaj estis ĉirkaŭ 15 % de la loĝantaro de Albanio. La internaciaj helporganizaĵoj, kiuj zorgis pri la financado de la restado de fuĝintoj kovris iliajn bezonojn. Tio ja estis grava impulso por la albana ekonomio.

Por Makedonio la IMF prognozis antaŭ la intensigo de la Kosovo-konflikto pliiĝon de MEP je 5 %. Laŭ la lastaj donitaĵoj de la makedona registaro la ekonomio por 1999 spertos tamen pliiĝon de 2 %. Tiel estos antaŭvidata la ekonomia malpliiĝo, kiu estis multe malpli komence de la Kosovo-krizo. Fine, IMF supozas, por mallonga tempo tie ankaŭ malgrandiĝon de la ekonomia rezulto je 4 %.

En Makedonio estas prognozata intertempe malkresko de ĝis 4,5 % de MEP por 1999. Tio estas rezulto de la prizorgado de ĉirkaŭ 200 000 fuĝintoj el Kosovo dum la konflikto kaj de malgrandaj enspezoj pro la malforta ekonomia pliiĝo. Krome plialtiĝis la import-bezonoj de la lando, kaŭzitaj ĉefe pro la provizado al la kosovaj fuĝintoj, kaj eksport-perdoj – dum 1998 ĉirkaŭ 20 % de la makedonaj eksportoj estis direktataj al Jugoslavio. Pro ĉio ĉi la komerca kaj pagbilanca deficitoj de Makedonio por 1999 konsiderinde pligrandiĝos.

Ankaŭ en Bosnio-Hercegovino rezulte de la Kosovo-krizo konturiĝas grava malpliiĝo de la ekstera komerco. Dum 1998 ĉirkaŭ 40 % de la eksporto de Bosnio, aparte tiu de la serba parto, direktiĝis al Jugoslavio. IMF prognozas por 1999 malpliiĝon de la eksporto de la serba parto je ĝis 30 % kaj de tuta Bosnio je 7 % kompare kun la pasinta jaro. Konsiderante tiujn enspezojn, la IMF antaŭvidas ke rezulte de la Kosovo-konflikto estos ekonomia malpliiĝo je 5 %. Elirante tamen el la tre malalta nivelo de la reala ekonomia pliiĝo, por 1999 en Bosnio-Hercegovino ĝi estos pli ol 10 %.

Dum Albanio, Makedonio kaj Bosnio-Hercegovino suferis grandajn damaĝojn pro la alfluo de fuĝintoj kaj pro la parte troa komerca ligiĝo kun Jugoslavio, aliaj landoj de la regiono kiel Bulgario, Rumanio kaj Kroatio, kiel prognozite, havis malpli da perdoj.

Gravaj damaĝoj por la bulgara ekstera komerco

En Bulgario la malfacilaĵoj por la ekstera komerco rezulte de la Kosovo-konflikto estis tre grandaj. Krom la interrompo de la transportaj vojoj, aparte la danuba ŝipveturado al okcidenta Eŭropo, interalie ankaŭ la forfalo de la komercpartnero Jugoslavio (eksporta parto: 2,2 % por 1998), kaŭzis grandajn damaĝojn al la bulgaraj eksportoj. Tial la eksporto por 1999 kompare kun 1998 verŝajne malpliiĝos je 15 %, kio kondukos al konsiderinda plialtiĝo de la deficito en la pagbilanco de Bulgario.

La ekstera komerco de Rumanio multe malpli suferis pro la blokado de la komercvojoj en Jugoslavio, ĉar la eksporto de varoj al EU, kiu kun preskaŭ 65 % de la eksportoj por 1998 estis la plej grava komercpartnero, estis efektivigata ĉefe laŭ hungaraj vojoj. Negative efikis nur la interrompo de la danuba ŝipveturado en la eksportado de specifaj komercaĵoj (ekzemple de cemento). Entute IMF atribuas rezulte de la Kosovo-krizo al Rumanio negativan efikon en valoro de nur 0,5 % de la pagbilanco rilate al la MEP.

Perdoj por la turismo en Kroatio

Malgraŭ la timoj, la Kosovo-konflikto ne kaŭzis al la turismo en Bulgario kaj Rumanio gravajn damaĝojn. Tamen kiel la laste ricevitaj donitaĵoj konfirmas, Kroatio havis vere konsiderindajn perdojn en la turismo. Surbaze de la nombro de tranoktoj por la unuaj sep monatoj evidentiĝas, ke por 1999 estos malpliiĝo je ĉirkaŭ 15 % kompare kun 1998. Sekve de tio reduktiĝos la enspezoj el turismo por 1999. Ili sumiĝos je ĉirkaŭ 2,4 miliardoj da USD, kompare kun 2,7 miliardoj por 1998.

Ekonomiaj fakuloj ne povas konstati negativajn konsekvencojn rilate la alfluon de eksterlandaj rektaj investoj. Eĉ por 1999 rekordan alfluon de ili notos Bulgario kun 800 milionoj da USD kaj Kroatio kun ĝis 1 miliardo da USD, kaj ankaŭ Rumanio kun respektoplenaj ĉirkaŭ 1,5 miliardoj da USD, kiu sumo tamen estas malpli ol la investoj pasintjare. La timojn pri investado en Sudorienta Eŭropo pro la Kosovo-konflikto en 1999 kontraŭefikis la alta allogo de la privatigo de telekomunikadaj kompanioj, grandaj bankoj kaj industriaj entreprenoj.

Laŭ donitaĵoj de IMF rezulte de la Kosovo-krizo la ekonomia pliiĝo por 1999 malgrandiĝos en Bulgario je 2 %, en Kroatio je 1 % kaj en Rumanio je 0,5 %.

La internacia embargo kontraŭ Jugoslavio kaj la interrompo de la transportvojoj, aparte la danuba ŝipveturado, kaŭzis gravajn damaĝojn por la ekstera komerco de la landoj najbaraj de Jugoslavio, kaj ankaŭ pli altajn deficitojn en ties pagbilancoj. La restantaj malplenaĵoj en ties financado ŝtopis subvencioj fare de la internaciaj financ-organizaĵoj. Ĝis la fino de septembro 1999 estis elpagitaj al la najbarlandoj de Jugoslavio (escepte de Kroatio) entute iom pli ol 700 milionoj da USD. Pluaj 1,25 milionoj estas certigitaj por tiuj landoj.

Bonaj perspektivoj

Dum la perspektivoj por ekonomia renoviĝo en Jugoslavio antaŭ ĉio dependas de la politika evoluo en la lando, la ŝancoj de la ses najbaraj ŝtatoj ege pliboniĝis post la fino de Kosovo-konflikto kaj la reveno de la fuĝintoj al Kosovo. La tuta regiono profitos de la rapida restarigo de la transitaj ligoj, kio parte jam efektiviĝis. Pozitiva influo krome eliros el la pli favora situacio por rektaj investoj en Balkanio kaj la plibonigo de la klimato sur la kapitalmerkatoj rilate al tiuj landoj, kaj el la reveno de turistoj al tiu regiono. La ekrekonstruo de Kosovo sendube stimulos la esploradon kaj la komercon en la regiono. Pro tio IMF prognozas pliiĝon de la MEP en la tuta regiono por la jaro 2000 je pli ol 3 %.

EU jam akceptis ampleksan kaj longtempan koncepton en la formo de la jam starigita Stabilecpakto pri Sudorienta Eŭropo. Ĝi celas la estigon de daŭra dinamika pliiĝo, kiu ebligu la ekonomian alligon de tiu plej malriĉa regiono de Eŭropo al la bonstato de la cetera kontinento.

Evgeni GEORGIEV


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019