Monato

INTERNACIAJ RILATOJ

Politika tertremo

Post la fizika tertremo, pro kiu 15 000 homoj pereis en kaj ĉirkaŭ la turka urbo Izmit en aŭgusto, okazis ankaŭ politika: la malamikoj Turkio kaj Grekio almenaŭ parte paciĝis. Tuj post la tertremo vizitis la detruitan regionon la urbestro de Ateno, Dimitris Avramópulos, kiu promesis sendi al Turkio volontulojn por helpi elruinigi viktimojn. Greka helikoptero helpis estingi incendion en la petrolrafinejo Tupraş ĉe Izmit.

Diris la urbestro: “Ni sentas nin tre malĝojaj pro tio, kio okazis. Estis ja la koro, kiu venigis nin ĉi tien.” Ankaŭ grekaj ĵurnaloj esprimis solidarecon kun la suferantoj: “Ĉiuj ni estas ja turkoj.” Pro la novaj rilatoj inter Grekio kaj Turkio oni nun parolas pri rekonsidero de turkaj petoj aliĝi al Eŭropa Unio. Vere, laŭproverbe: Amikon montras malfeliĉo.

Iliriana MEZINI / PG


Valida HTML 4.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 21 oktobro 1999