MONATO

Ne tiom danĝera

En sia letero “Danĝera Spirito” (MONATO, 1999/8, p. 4) J.-C. Thumerelle diskonigas sian malfeliĉon rilate la harekriŝnan movadon. La movado ne estas sekto, ĝi estas filozofia movado, kiu adoras Kriŝnon, nur tion! Ĝi vivas pace sen sango-elverŝado. Ne kredu, kion aliaj diras, provu mem la manĝaĵon, preparitan al Kriŝno. Ne troviĝas en la manĝaĵo kadavreroj, alkoholo aŭ narkotaĵoj. Mi estas kriŝnano jam pli ol 16 jarojn. Ankaŭ miaj edzino kaj filo apartenas al la movado. Neniuj el ni bredas kaj mortigas aliajn. Ni ankaŭ ne ilin manĝas. En tiuj pasintaj multaj jaroj ni aŭdis pri neniu kriŝnano, kiu uzas aŭ vendas drogojn, fumas, drinkas alkoholon, fabrikas aŭ eksportas armilojn, fraŭdas aŭ enkarcerigas aliajn. Estas vere, ke la guruo konsilas, kiam iuj konsideras geedziĝon. Sed li neniam ordonas, kiu geedziĝu al kiu. La nura celo de la geedziĝo estas kune evolui en Kriŝno-konscio. Seksumado ne estas amuzado, kiel ekster Kriŝno-konscio. Se oni sentas, ke oni vere deziras havi kaj eduki infanon en Kriŝno-konscio, tiam oni rajtas seksumi, sed nur unu fojon en la monato, kaj nur ĝis la edzino gravediĝas. La vivo de kriŝnano iomete malsimilas al tiu de kristano, ĉu ne? Kio ne estas konata estas tio, ke la plej multaj kriŝnanoj ne surhavas la tradiciajn kriŝnanajn vestojn. Ili ne loĝas en la temploj, sed private, en ordinaraj hejmoj, de kie ili ĉiutage iras labori kiel ĉiuj aliaj. Multaj studas en universitatoj; eĉ guruoj tion faras. Okazis, ke iuj donacis parton de sia havaĵo al sia loka templo, same kiel kristanoj kelkfoje helpas sian lokan preĝejon. Sed plej ofte la templo suferas pro manko de mono. Necesas ke la gemonaĥoj kaj aliaj mem helpu. Ili devas do labori por subteni sin mem, kaj se restas iom, ankaŭ la templon. En preskaŭ ĉiu sufiĉe grava urbo de la mondo troviĝas harekriŝna(j) restoracio(j), en kiu(j) malmultekoste manĝas multaj komercistoj, profesoroj kaj studentoj, kaj ankaŭ senhejmuloj kaj senlaboruloj. Se iuj el tiuj kompense deziras iomete helpi en la kuirejo, tion ili faras pro dankemo, ne ĉar la guruo devigas ilin! Mi tre ŝatus vidi la precizajn titolojn de libroj k.s. kiujn povas disponigi al mi J.-C. Thumerelle.

Riŝio Kumaro daso, Bob FELBY, prezidanto de Esperantista Societo por Kriŝno-Konscio (Eskkon)


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019