Monato

ORIENTA TIMORO

Solidarece kun opresatoj

Apud la usona ambasadorejo en Dublino, Irlando, 1000 homoj montris komence de septembro solidarecon kun la popolo de Orienta Timoro. Manifestaciantoj protestis kontraŭ la neagemo de Usono, Britio, Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj potencoj koncerne la protektadon de la senarmila loĝantaro. Krome ili protestis kontraŭ la vendado de armiloj al Indonezio. Partoprenis ankaŭ orienttimoraj rifuĝintoj kune kun reprezentantoj de ĉiuj politikaj partioj kaj multaj organizaĵoj. Tio estis nur unu el multaj similaj manifestacioj en Irlando.

IRL


Valida HTML 4.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 21 oktobro 1999