Monato

NORD-IRLANDO

Ĉu polica plano nelica?

La polico en Nord-Irlando dum jaroj bone protektas la publikon kaj estas ofte laŭdata. Dum la longaj jaroj de malpaco en la teritorio multaj policanoj estis vunditaj kaj mortigitaj, sed malgraŭ tio granda parto de la katolika-respublikana loĝantaro malŝatas aŭ almenaŭ malfidas la policon. Ofte katolikoj preferas toleri krimojn kontraŭ si mem ol turni sin al la oficiala polico.

La kialoj estas diversaj. La polico estas ĝenerale rigardata kiel protestanta korpuso por defendi protestantajn uniistojn. Nur 8% de la polico estas katolikoj, kvankam ĉ. 45% de la nordirlanda loĝantaro apartenas al tiu konfesio. Malkiel Garda (civila polico) en Irlanda Respubliko, la nordirlanda polico portas armilojn kaj havas kvazaŭ armean strukturon.

Harpo kaj krono

Ĝia insigno konsistas el irlanda harpo sub brita reĝa krono. Ties simbola signifo estas evidenta. Plie la brita flago konstante flirtas super nordirlandaj policejoj, kiuj (ne surprize, pro la antaŭe oftaj atencoj) pli similas al fortikaĵoj ol al normalaj policejoj. Intense incitas la respublikanojn la oficiala nomo de la korpuso: Reĝa Ulstera Konstablaro. Respublikanoj taksas la nomon imperiisma kaj diskriminacia. Ili argumentas, ke triono de la provinco Ulstero troviĝas en la Respubliko; plie, neniu alia polica instanco en teritorio sub brita regado nomas sin “reĝa”.

Rekoninte tiujn obstaklojn al universala akcepto de la ekzistanta polico, la laborista registaro en Britio komisiis al Chris [kris] Patton, eksguberniestro de Honkongo, esplori la nordirlandan polican strukturon kaj eventuale proponi reformon. Lastatempe Patton kaj lia komitato prezentis sian planon, kiu al senpartia observanto ŝajnas racia kaj konsiderinda. Inter rekomendoj, la plano antaŭvidas nom-ŝanĝon al “Nordirlanda Polica Aŭtoritato”, elekton de nova insigno, forigon de la brita flago de super policejoj, forigon de la postulo, ke policanoj ĵuru lojalecon al la brita reĝ(in)o, provon varbi 50% de la membraro el la katolika loĝantaro, kaj starigon de polica komisiono inkludanta du anojn de respublikana frakcio.

Hezitema reago

La plej granda respublikana kaj plejparte katolika partio, la modera SDLP (Social-Demokrata Laborista Partio), esence bonvenigas la Patton-planon. La ĝisnuna reago de la irlandnaciista partio Sinn Féin [ŝin fejn] estis hezitema, ĉar ĝiaj membroj postulas tute novan policon, supozeble similan al la sud-irlanda Garda.

Tamen la porbritaj uniistoj kaj lojalistoj furioze reagis. La ĉefo de la Ulstera Uniista Partio kaj unua ministro (= ĉefministro) de la nova nordirlanda asembleo, David Trimble [dejvid trimbl], taksas la planon “senkaŭza insulto al la Reĝa Ulstera Konstablaro kaj plej strasa laboraĉo”.

Ju pli la situacio en Nord-Irlando ŝanĝiĝas, des pli ĝi restas la sama.

IRL


Valida HTML 4.0! Indekso
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 21 oktobro 1999