Plu: Surbaze de tia kompleta sistemo [taŭga por prezenti ĉiujn diverslingvajn sonojn konatajn] ktp. Tia celo neniam estos atingita. La ekzakteco kaj la simpleco estas kontraŭdiraj. IFA jam estas tia sistemo, kaj ne povas esti simpla. Ni ne bezonas daŭrigi plian citaĵon. Tiu ĉi sciencisto (kiu estas lia fako cetere?), kaj nia aŭtoro, ne precizigas kio estas skribsistemo.
En tiu ĉi magazino ne nur sed ĝenerale en nia esperanta ĵurnalismo fojon post fojo aperadas similaj argumentoj. La skribsistemo de ĉiu lingvo, t.e. la ortografio, spegulas ties fonologian strukturon. IFA priskribas la fonetikan. Tiu ĉi rudimenta distingo, konata eĉ al unuajaraj studentoj de liberalaj artoj en la makrosocio kaj preskaŭ cent jarojn aĝa se kalkuli nur de Trubetzkoy, ŝajnas esti fermita libro por loĝantoj de la esperanta civito.
La ortografio de ĉiu lingvo devas baziĝi sur la sistemo de ties fonemoj, kvankam tiu ĉi principo ne ĉiam estas rigore observata en praktiko, dum IFA estas, aŭ almenaŭ strebas esti, komuna por ĉiuj lingvoj.
Indeksoj |
Aboni |
Flandra Esperanto-Ligo (FEL) |
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: julio 2019 |