MONATO

DEMOKRATA RESPUBLIKO KONGO

Nutra memsufiĉo serĉata

De post preskaŭ 15 jaroj, la plimulto de la urboj de D. R. Kongo estas provizataj el eksterlando, precipe el okcidentaj landoj. Eĉ la nutrajn produktojn oni importas.

Tio estas konsekvenco de la malbona stato de la vojoj kaj la manko de entreprenoj pri fiŝkaptado, agrikulturo kaj bestobredado. Vojoj inter la kamparo kaj la urboj estas malbonaj aŭ ne ekzistas. La ŝtata entrepreno por bredado apud la ĉefurbo Kinŝaso bankrotis pro malbona mastrumado. Bankrotis ankaŭ la granda entrepreno, kiu fiŝkaptis en la oceano kaj en la riverego Kongo.

Kinŝaso importas rizon el Tajlando, Usono kaj Maroko, dum en la orienta kaj ekvatora provincoj la rizo putras pro manko de transportebloj. Ĝi ankaŭ importas fiŝojn, kvankam abundas fiŝoj en la oceano kaj lagoj. El la sep fiŝbredejoj en la lago Tanganjiko nur unu estas uzata por fiŝkaptado.

En 1997 la registaro de prezidanto Kabila prezentis trijaran planon por krei vojojn ligantajn la grandajn urbojn. La kostoj estis taksitaj je preskaŭ 3 miliardoj da usonaj dolaroj. Kelkaj registaranoj prezentis tiun planon en Bruselo ĉe la asocio "Amikoj de Kongo", sed neniu subteno venis.

Strebante atingi memsufiĉecon pri nutraĵoj en la lando, la 15an de oktobro 1997 Kabila parafis dekreton kreantan la Tutlandan Servon pri Agrikulturo. Unua centro estis kreita en la sudoriento de la lando. Sur 6 000 hektaroj da disponebla tero, la centro jam kulturis 2 000, el kiuj 1 500 kun maizo. Ĝi dungis 300 universitatajn fakulojn kaj 5 000 junajn laboristojn.

Zandandu Ntomono ZOLA


Indeksoj
Aboni
Flandra Esperanto-Ligo (FEL)
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: junio 2019